去目錄頁

La unua politikisto

bobwedwick, 2018年9月29日

讯息: 5

语言: Esperanto

bobwedwick (显示个人资料) 2018年9月29日下午6:09:48

Antaŭ miloj da jaroj estis viro kiu ne povis labori. Lia manoj estis tro molaj, do li ne volis esti terkultivisto. Liaj piedoj estis grandegaj kaj bruaj. Lia voĉo timigis la bestojn, do li estis malbona ĉasisto. Lia familio kaj najbaroj pentris bildojn de tiuj bestoj sur la muroj de iliaj kavernoj.
Unu tago li estis soleca. Li staris ekster sia kaverno kaj kriegis kun laŭta voĉo, "Se vi ĉiuj revenu mi ŝtelos objektojn de malproksima homoj kaj donos ilin al vi." Tiel la unua politikisto....

Zotoati (显示个人资料) 2021年9月8日下午8:19:15

Politikistoj estas la plej ofendita profesia klaso. Ĉiuj parolas malbone pri ili, sed se ni estas honestaj, ni devas konsenti, ke regi ne facilas. Mi ne kapablus regi urbon, des malpli landon.

mira.sed (显示个人资料) 2021年9月12日下午11:14:55

La politiko estas eblaarto. Diras maleblaj homoj.

Altebrilas (显示个人资料) 2021年9月14日上午9:45:54

Ĉu vi konas politikiston, kiu sincere klarigas la kialojn pro kiuj li ne volas apogi esperanton?

Ili kutime preferas preteratenti la demandon, aŭ ripetadi jam pretajn frazojn, kiujn ili jam aŭdis "Eo estas artefarita lingvo", " Jam estas la angla", "Esperanto ne havas kulturon", "Esperanto estas simpligita hispanlingvo", ktp, ktp...

Sed bedaŭrinde, tio okazas ne nur pri Esperanto... malgajo.gif

=========================================
Ce message est similaire à l’un de vos précédents messages.
-> ... des pli ke mi korektis nur kelkajn erarojn

Zam_franca (显示个人资料) 2021年9月14日下午5:17:42

Mi pensas ke klare pli ol 50 de la politikistoj (en Francujo) ne scias kio estas Esperanto. Do ili fakte ne ekzakte kontraŭas ĝin, ĉar por kontraŭi ion, oni devas scii ke tio ekzistas.

回到上端