去目錄頁

youtube en esperanto

ombresaco, 2019年2月6日

讯息: 10

语言: Esperanto

ombresaco (显示个人资料) 2019年2月6日下午10:01:55

Saluton, dum pasintaj monatoj pretiĝis novan retejon, tubaro.
ĝi montras lastajn esperantajn filmojn de jutubo en esperanta etoso, kaj rekomendas ĉiam esperantajn filmojn.

Jen ligilo al la prezento

Espereble homoj ŝatos ĝin kaj uzos ĝin.

Altebrilas (显示个人资料) 2019年2月7日上午10:43:18

Mi aldonis la jenan komenton:
Mi esperas menuon kun disponeblaj filmoj, kun dauxro, dato, auxtoro kaj temo

ombresaco (显示个人资料) 2019年2月7日下午2:06:20

Dankon pro la propono! Iom post iom ĉio alvenos. Simple, oni devas meti prioritaton por fari la retejon pli alloga por multe da homoj. Estas multaj interesaj novaĵoj pretiĝantaj

Metsis (显示个人资料) 2019年2月9日下午7:33:55

Tubaro estas mojosa ideo!

ombresaco (显示个人资料) 2019年2月10日上午1:11:31

Metsis:Tubaro estas mojosa ideo!
Dankon Metsis! Espereble ankaŭ pli da homoj samopinios!

ombresaco (显示个人资料) 2019年2月16日下午12:44:46

Kiel mi povas raporti spamaĵojn?

Metsis (显示个人资料) 2019年2月17日下午4:54:23

ombresaco:Kiel mi povas raporti spamaĵojn?
Sur la kontaktopaĝo eblas elekti trudmesaĝon kiel kialo de kontakto.

ombresaco (显示个人资料) 2019年2月20日下午10:11:16

Metsis:
ombresaco:Kiel mi povas raporti spamaĵojn?
Sur la kontaktopaĝo eblas elekti trudmesaĝon kiel kialo de kontakto.
Dankon, Metsis! lamesaĝo estas forviŝita.

al.lastor (显示个人资料) 2019年4月26日下午7:31:27

La ideo interesas, sed mi vidas, ke, ekzemle, la tre bona video pri heredo havas nur 10 (dek) spektadojn. Ĝi estas tro malmulte malgajo.gif

https://tubaro.aperu.net/v/ytb_hE5YI1bmZkw/#commen...

ombresaco (显示个人资料) 2019年4月29日上午7:35:35

al.lastor:La ideo interesas, sed mi vidas, ke, ekzemle, la tre bona video pri heredo havas nur 10 (dek) spektadojn. Ĝi estas tro malmulte malgajo.gif

https://tubaro.aperu.net/v/ytb_hE5YI1bmZkw/#commen...
Jes, vi pravas ke tubaro ankoraŭ ne ricevas tiom da atento ol ĝi meritas. Sed estas aliaj statistikoj kiuj instigas pli optimismajn pensojn. Tubaro ricevas pli ol 500 vizitojn ĉiutage, pli ol 1000 unikaj uzantojn ĉiumonate. Post la teĥnikaj novaj pretiĝantaj ecoj, la retejo estos multe pli interesa

回到上端