去目錄頁

Stranga eskapo

Miland, 2008年6月21日

讯息: 26

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2008年6月21日下午5:13:43

Krimulo eskapis de malliberejo, kaj piediris laŭ vojo. Subite li vidis alvenantan policaŭton. Li deziris kaŝi mem en proksima arbaro, sed, anstataŭ kuri for de la auto, li tuj komencis kuri al ĝi! Kial?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo.

NORDULINO (显示个人资料) 2008年6月21日下午8:04:49

Kial?
Ĉar li estis saĝa. Neniu polico imagus, ke eskapinta krimulo kuras AL policaŭto,

Miland (显示个人资料) 2008年6月21日下午8:57:04

NORDULINO:Neniu polico imagus, ke eskapinta krimulo kuras AL policaŭto,
Ne malbona sugesto, sed ĉi-kaze, la policanoj bone vidas kaj komprenas kial li kondutas ĉi-maniere. Provu denove!

NORDULINO (显示个人资料) 2008年6月21日下午10:28:52

En la arbaro li vidis urson aŭ alian danĝeran beston, kaj preferis la policanojn.

Filanator (显示个人资料) 2008年6月21日下午11:24:44

Miland:Krimulo eskapis de malliberejo, kaj piediris laŭ vojo. Subite li vidis alvenantan policaŭton. Li deziris kaŝi mem en proksima arbaro, sed, anstataŭ kuri for de la auto, li tuj komencis kuri al ĝi! Kial?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo.
Li estis apud la arbaro, kaj ne bezonis aŭton.

Aŭ:

La aŭton estis kontraŭ la arbaro.

Miland (显示个人资料) 2008年6月22日上午6:28:27

NORDULINO:En la arbaro li vidis urson..
Ne estis danĝero en la arbaro. Li ne intencis kaptiĝi.

Miland (显示个人资料) 2008年6月22日上午6:35:45

Filanator:Li estis apud la arbaro, kaj ne bezonis aŭton.
La sola aŭto apartenas al la polico. Li ne bezonus ĝin. Tute ne!
Filanator:La aŭton estis kontraŭ la arbaro.
Ne necese - ĉiukaze, kial la viro kuris al la aŭto?

NORDULINO (显示个人资料) 2008年6月22日上午7:56:17

kapitiĝidemando.gif

Miland (显示个人资料) 2008年6月22日上午9:02:51

NORDULINO:kapitiĝidemando.gif
Pardonu min, la ĝusta vorto estas kaptiĝi.

Filu (显示个人资料) 2008年6月22日下午7:28:13

Bazukon havante, li per ĝi intencas fortimigi la policanojn el ilia aŭto. Tiun aŭton li poste povos ŝteli por pli rapide atingi la forforan arbaron, kies bordo ne troviĝas antaŭ multaj kilometroj.

回到上端