去目錄頁

Verŝi kaj ŝuti

Nala_Cat15, 2019年6月7日

讯息: 7

语言: Esperanto

Nala_Cat15 (显示个人资料) 2019年6月7日上午3:01:06

Ĉi tiuj vortoj ŝajnas pli malpli same, sed ĉu estas diferenco?

mimoprobegal (显示个人资料) 2019年6月7日上午3:53:13

oni verŝas likvaĵojn: akvon, teon, kafon, vinon ktp
patrino verŝas lakton en glason por trinkigi la filinon

oni ŝutas ion solidan, malmolan, konsistantan el malgrandaj pecetoj: sablon, salon,cukeron, ŝotron
patrino aldone ŝutis iom da cukero en la lakton por iomete ĝin dolĉigi, ĉar la filino tre ŝatas dolĉan lakton

krome, oni ŝutas informojn, datenojn en la interreto
kiam oni deziras konservi informon en propra komputilo, oni elŝutas el la interreto
kiam oni volas montri, kiaj oni estas belaj kaj sukcesaj, oni enŝutas en la interreton

kvankam ni, rusoj, ne elŝutas, sed elpumpas, ne enŝutas, sed disdonas aŭ elmetas
junulinoj treege ŝatas elmeti (alŝuti) siajn fotojn en la instagramo(n)

sergejm (显示个人资料) 2019年6月7日上午4:35:51

Pri informo mi dubas. Ordinare, oni ŝutas ĝin:
mi elŝutis dosieron - я скачал файл
Kiel rimarkis mimoprobegal, ĉi tie ni uzas elpumpi, sed mi konsilas uzi elpumpi nur se tio postulas kelkajn horojn.

Sed en la rusa iam oni uzas alian verbon:
шпион слил секретную информацию врагу - ŝpiono *verŝis sekretan informon al malamiko

клиенты засыпали нас письмами об ошибках в нашем приложении -klientoj superŝutis nin per leteroj pri eraroj en nia aplikaĵo

Metsis (显示个人资料) 2019年6月7日上午7:35:15

Pumpi sonas figura. En la finna oni ĉiam ŝargas.

Mi ŝargas al mia komputilo.
Mi ŝargas al Instagramo.


Ĉar oni montras la celon per "al" (aŭ pli precize per la gramatika kazo, kiu montras direkton), mi multfoje havas problemon scii, al kiuj direktoj el- kaj enŝuti estas. ("En" ja montras "ene de…" kaj ĉu mia komputilo ne povas havi ion ene?)

sergejm (显示个人资料) 2019年6月7日下午5:09:04

Ruse oni ankaŭ povas ŝarĝi la informon - загрузить

Metsis (显示个人资料) 2019年6月10日上午6:31:06

Sergejm,

Ĉu vi notis, ke mi skribis ŝargi, ne ŝarĝi? (E-o vere havas kelkajn idiotismojn)

sergejm (显示个人资料) 2019年6月10日下午5:56:38

Jes, mi devus diri "ŝargi" anstataŭ "ŝarĝi" - ĉi tiuj vortoj havas malsamajn signifojn.

回到上端