去目錄頁

Lingvoj de Rusio. La altajlingvo. Belulino parolas bele verson.

从 Серёга, 2019年6月8日

讯息: 1

语言: Esperanto

Серёга (显示个人资料) 2019年6月8日下午1:32:01

Panjo


Al ci mi volas vortojn tiujn ĉi
Dediĉi de la tuta koro.
Ĝia voĉo diru: panjo kara de mi!
Estas, ho, ci nececa kaj tre valora!

Ci donacis belon vivan al mi.
Ci mamnutris min per cia lakto.
Ci kareson tutan enmetis en min.
Kovris min ci per senriska alo.

Ekvidinte malĝojon sur vizaĝo de ci,
Kontrahiĝas mia koro dolore.
Pretervole larmas sur vango ĝi.
Mi cin kovros mem, nur ne angoru.

Memorfiksis rakontojn mi ja ĉiujn ĉi,
Brakojn varman karesan por ĉiam,
Ĉar memoras mi ke okazis ili
Varmigintaj, donintaj min al vivo.

回到上端