去目錄頁

Mi ne komprenas la kazon, kiun okazas ĉi tie

Zam_franca, 2019年9月29日

讯息: 30

语言: Esperanto

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月29日下午12:09:17

Mi ne komprenas tiun aferon : Li vere ŝatas la anasojn, kiujn estas en la marĉeto.

Ĉu oni devas skribi "kiuj" aŭ "kiujn"? Kio estas la diferencoj (Laŭ Chuck Smith oni ne pluralas la vorton "kio") ?

Urho (显示个人资料) 2019年9月29日下午12:20:40

Lingvohelpilo diras, ke la frazo "Li vere ŝatas la anasojn, kiuj estas en la marĉeto." estas korekta. Ankaŭ mi proponus tiun.

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月29日下午1:53:30

Okej, mi dankas al vi.

Metsis (显示个人资料) 2019年9月29日下午2:42:14

Vi pravas, "kiuj" estas gŭste kaj "kiujn" eraro en ĉi tiu okazo.

Ne estas nur Chuck Smith laŭ kiu oni ne pluralas la vorton "kio". Vidu alian fadenon ĉi tie en Lernu.

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月29日下午5:17:52

Metsis:Vi pravas, "kiuj" estas gŭste kaj "kiujn" eraro en ĉi tiu okazo.

Ne estas nur Chuck Smith laŭ kiu oni ne pluralas la vorton "kio". Vidu alian fadenon ĉi tie en Lernu.
Estas ege interesa. Sed en mia kazo, "Kio estas tioj", ĉu mi do devus skribi "kioj[n]"?

sergejm (显示个人资料) 2019年9月29日下午7:32:01

Se vi parolas pri malsamaj kioj, uzu pluralon.
Sed kelkaj kioj (kaj eĉ kiuj) oni povas unuiĝi en unu kion.
Kiuj? Amikoj.
Kio? Amikaro.
Pro tio ĉi "kioj" estas malofte necesa.

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月29日下午8:07:39

Kioj estas tioj? - Flagoj. Aŭ Kio estas tioj? - Flagoj.
?

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月29日下午8:07:53

Ekzemple

Metsis (显示个人资料) 2019年9月30日上午8:22:38

Kiel Sergejm jam diris, pluralajn formojn de "kio" kaj "tio" oni tre malofte bezonas en praktiko.

sergejm (显示个人资料) 2019年9月30日上午11:01:17

Flagoj estas fragaro, do ankaŭ estas unu tio.
Ekzemplon mi donis en mia antaŭa respondo - malsamaj tioj.

回到上端