去目錄頁

Pri BAILIYAT

MiMalamasLaAnglan, 2019年10月5日

讯息: 11

语言: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2019年10月5日下午9:19:06

Mi retserĉis ĝian nomon kaj trovis, ke ĝi iras/iris al aliaj forumoj.

https://lmddgtfy.net/?q=BAILIYAT

Ĉu iu scias, kiu estas BAILIYAT?

Zam_franca (显示个人资料) 2019年10月6日上午8:03:16

Nu, ĝi estas efika spamilo.

Mi havas ideon. Iu el ni skribu al lernu.net pri ĝi. Ili povos forigi ĝin.

sergejm (显示个人资料) 2019年10月6日上午10:42:18

Tiaj Bailyatoj aperas kelkfoje. Necesas kontroli, ke se oni citas aliulon, necesas aldoni proprajn vortojn.

MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2019年10月6日下午3:05:59

Zam_franca:Nu, ĝi estas efika spamilo.

Mi havas ideon. Iu el ni skribu al lernu.net pri ĝi. Ili povos forigi ĝin.
Mi jam skribis al ili pli ol unufoje kaj ne ricevis respondon.

MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2019年10月30日下午2:24:37

La nova uzanto SKAYNI ŝajnas esti multe simila al BAILIYAT.

Zam_franca (显示个人资料) 2019年10月30日下午7:53:16

Jes ja. Kaj ili ne estas solaj.

MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2019年10月31日下午2:51:46

Zam_franca:Jes ja. Kaj ili ne estas solaj.
Kial la retejestroj ne respondas, kiam mi sendas retmesaĝojn al ili pri la robotoj?

Nala_Cat15 (显示个人资料) 2019年11月21日上午4:33:47

Mi demandas min ĉu lernu! retadministracianoj eĉ ofte uzas Lernu!

robinvdv (显示个人资料) 2019年11月21日下午2:44:09

Mi pensas, ke la mono elĉerpiĝis. Antaŭ kelkaj jaroj ili promesis al ni mesaĝilon. Kiam oni alklakis la butonon por iri al ĝi, oni vidis ĉi tiun tekston: "Ni tre bedaŭras, sed tiu ĉi modulo provizore ne funkcias. Ni ĵus lanĉis la novan version de lernu! kaj bedaŭrinde ne eblis tuj transpreni ĉiujn funkciojn de la malnova paĝaro. Ni iom post iom funkciigos ĉiujn mankantajn partojn ene de kelkaj monatoj. Ni tre esperas je via kompreno.".

Sed nenio vere plu okazis. Mi lastatempe rimarkis, ke tiu paĝo kun tiu klarigo entute malaperis...

MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2019年11月21日下午7:19:20

robinvdv:Mi pensas, ke la mono elĉerpiĝis. Antaŭ kelkaj jaroj ili promesis al ni mesaĝilon. Kiam oni alklakis la butonon por iri al ĝi, oni vidis ĉi tiun tekston: "Ni tre bedaŭras, sed tiu ĉi modulo provizore ne funkcias. Ni ĵus lanĉis la novan version de lernu! kaj bedaŭrinde ne eblis tuj transpreni ĉiujn funkciojn de la malnova paĝaro. Ni iom post iom funkciigos ĉiujn mankantajn partojn ene de kelkaj monatoj. Ni tre esperas je via kompreno.".

Sed nenio vere plu okazis. Mi lastatempe rimarkis, ke tiu paĝo kun tiu klarigo entute malaperis...
Tio estas tre stranga. Iu devus skribi al la Lernu-estroj pri la mesaĝilo.

回到上端