去目錄頁

Ĉı tıam

R2D2!, 2008年7月21日

讯息: 21

语言: Esperanto

R2D2! (显示个人资料) 2008年7月21日上午2:43:09

Mı ne komprenas la malsameco ınter «ĉı tıam» kaȷ «nun». Ĉu ılı estas sama?

—Ilhuıtemoc δ

Araneo (显示个人资料) 2008年7月21日上午7:53:27

Kara samlingvano!
La uzon de "ĉe tiam" mi neniam renkontis, kvankam mi la tutan vivon uzis Eshoko.gifn. Mi konas nur "tiam kiam", "de tiam", "tiama" kaj " ĝstiama" esprimojn. Kvankam mi estas denaskulo ekde mia bebeco, tio ne signifas, ke mi esperanta profesiulo estas, perfektulo neniel!

Ĉion bonan kaj amikece,
Vili (Araneo)

Araneo (显示个人资料) 2008年7月21日上午7:56:15

Pardonu mian tajperareton d.e. "Ĝistiama"!!

Araneo (显示个人资料) 2008年7月21日上午8:03:39

Preskoboldo ree: "ĉi tiam" nature!

mnlg (显示个人资料) 2008年7月21日上午8:19:09

R2D2!:Mı ne komprenas la malsamo ınter «ĉı tıam» kaȷ «nun». Ĉu ılı estas sama?
Persone, mi trajtas ilin kiel samajn. Mi supozas ke "ĉi tiam" povus esti utila ekzemple kiam oni per fingro montras kun emfazo eventon de surpapera kronologio aŭ simile.

horsto (显示个人资料) 2008年7月21日下午5:52:37

Mi ankaŭ neniam legis "ĉi tiam". "tiam" ja rilatas al tempo, tial "ĉi tiam" povas signifi nur "nun", kaj tial "ĉi tiam" ne bezonatas.

@Araneo: Vi povas redakti viajn proprajn mesaĝojn. Estas bonege havi Esperantan denaskulon ĉi tie! rideto.gif

vidas vandenis (显示个人资料) 2008年7月21日下午7:41:56

Sed TIAM kaj NUN ne samas!

R2D2! (显示个人资料) 2008年7月22日上午6:05:45

horsto:Mi ankaŭ neniam legis "ĉi tiam". "tiam" ja rilatas al tempo, tial "ĉi tiam" povas signifi nur "nun", kaj tial "ĉi tiam" ne bezonatas.
Mı kredas, ke tıukaze “nun” estas ne bezonata, ĉar “ĉı tıam” estas ĉe la korelatıv-tabelo.

—Ilhuıtemoc δ

horsto (显示个人资料) 2008年7月22日下午6:20:51

R2D2!:
Mı kredas, ke tıukaze “nun” estas ne bezonata, ĉar “ĉı tıam” estas ĉe la korelatıv-tabelo.
—Ilhuıtemoc δ
Eble vi kredas tion sed "nun" ja jam estas ofte uzata dum "ĉi tiam" ne estas. Ankaŭ en la detala gramatiko de Lernu! estas skribita:
Ĉi tiam aŭ tiam ĉi ne estas praktike uzataj. Anstataŭe oni uzas nun.

guyjohnston (显示个人资料) 2008年7月22日下午8:53:15

mnlg: Mi supozas ke "ĉi tiam" povus esti utila ekzemple kiam oni per fingro montras kun emfazo eventon de surpapera kronologio aŭ simile.
Ŝajnas ankaŭ al mi ke tio estas logika uzo de "ĉi tiam". Mi certe dirus tion se mi estus tiel montranta ion en horaro aŭ simile. Do laŭ mia kompreno, "ĉi tiam" povas signifi "nun", sed ĝi ankaŭ povas havi aliajn signifojn ĉar ĝi estas malpli preciza.

回到上端