去目錄頁

Bejĝingo

Zam_franca, 2019年11月20日

讯息: 10

语言: Esperanto

Zam_franca (显示个人资料) 2019年11月20日下午2:49:34

(mi ŝanĝis la originan fadenon)
Laŭ Vikipedio Bejĝingo kaj Bejĝjingo jam ekzistas. Ĉu ni propagu ilin? Ĉu ne?
Pekino estas vere franc-ŝajnante.

robinvdv (显示个人资料) 2019年11月20日下午11:09:40

Uzi "Bejĝingo" aŭ "Bejĝjingo" anstataŭ uzi "Pekino" estas nur neutila agacaĵo.

La vortoj estas ekzakte samsignifaj, malkiel ekzemple "patro" kaj "parento", ĉar la lasta estas genroneŭtrala, kaj la unua ne. Vortoj, kiuj estas ekzakte samsignifaj, vere apenaŭ havas ajnan utilecon.

Ankaŭ la ĉinaj esperantistoj diras "Pekino", vidu mem ĉe la ĉina esperantlingva retejo esperanto.cri.cn. La vortoj "Bejĝingo" aŭ "Bejĝjingo" troviĝas entute nulfoje ĉe tiu retejo.

sergejm (显示个人资料) 2019年11月21日上午1:40:04

Kiam mi vidis vorton "Bejĝingo", mi pensis pri rusa vorto "бейджик" kiu devenas de angla "badge".
Ruse ĉefurbo de Ĉinio nomiĝas "Пекин", do "Pekino" por mi estas pli kompreneble.

MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2019年11月21日下午7:24:21

robinvdv:Uzi "Bejĝingo" aŭ "Bejĝjingo" anstataŭ uzi "Pekino" estas nur neutila agacaĵo.

La vortoj estas ekzakte samsignifaj, malkiel ekzemple "patro" kaj "parento", ĉar la lasta estas genroneŭtrala, kaj la unua ne. Vortoj, kiuj estas ekzakte samsignifaj, vere apenaŭ havas ajnan utilecon.

Ankaŭ la ĉinaj esperantistoj diras "Pekino", vidu mem ĉe la ĉina esperantlingva retejo esperanto.cri.cn. La vortoj "Bejĝingo" aŭ "Bejĝjingo" troviĝas entute nulfoje ĉe tiu retejo.
Ĉu pravas diri la vorton "gepatro"?

robinvdv (显示个人资料) 2019年11月21日下午9:13:25

MiMalamasLaAnglan:Ĉu pravas diri la vorton "gepatro"?
Eĉ kvankam tiu vorto estas jam registrita en PIV, ĝi estas iom problema, ĉar ĝi ŝanĝas la signifon de la prefikso de "de pluraj seksoj" al "de ajna(j) sekso(j)". Ĝi kreas dubon pri la interpreto de pluralaj vortoj kun tiu prefikso.

La prefikso ne igas vorton tute neŭtrala. Tradicie oni ne povas diri "gepatroj" por du patroj aŭ du patrinoj.

Tradicie esprimo kiel "gepatra decido (pri infano)" signifas "decido de la gepatroj (pri infano)". Se oni volas konsekvence ŝanĝi la signifon de la prefikso, tiam tiu esprim ankaŭ povus signifi "decido de unu el la gepatroj (pri infano)".

Estas pri tio tuta sekcio en PMEG, kiu fine eĉ klarigas, ke iuj uzas la vorton "parento" ĝuste pro tiuj kialoj:
https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefi...


Pri la temo de la fadeno: Bejĝingo havas 17 rezultojn ĉe Google kaj Bejĝjingo havas 7 rezultojn ĉe Google. Preskaŭ ĉiuj tiuj rezultoj estas paĝoj de Vikipedio aŭ kopioj de paĝoj de Vikipedio. Ŝajne tiuj du vortoj apenaŭ ekzistas en la efektiva lingvouzado.

Zam_franca (显示个人资料) 2019年11月22日下午6:02:04

Okej.
Ĉu estas ĉinaj kulturaj vortoj kiuj ankoraŭ ne estis tradukitaj en Esperanton (mi skribis akuzativon ĉar la direkto) kaj kiuj tradukindas laŭ vi? Interesus havi iomete pli je da novaj vortoj, eĉ ne gravaj, kiuj venas de neeŭropaj lingvoj.

MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2019年11月22日下午9:42:21

robinvdv:
MiMalamasLaAnglan:Ĉu pravas diri la vorton "gepatro"?
Eĉ kvankam tiu vorto estas jam registrita en PIV, ĝi estas iom problema, ĉar ĝi ŝanĝas la signifon de la prefikso de "de pluraj seksoj" al "de ajna(j) sekso(j)". Ĝi kreas dubon pri la interpreto de pluralaj vortoj kun tiu prefikso.

La prefikso ne igas vorton tute neŭtrala. Tradicie oni ne povas diri "gepatroj" por du patroj aŭ du patrinoj.

Tradicie esprimo kiel "gepatra decido (pri infano)" signifas "decido de la gepatroj (pri infano)". Se oni volas konsekvence ŝanĝi la signifon de la prefikso, tiam tiu esprim ankaŭ povus signifi "decido de unu el la gepatroj (pri infano)".

Estas pri tio tuta sekcio en PMEG, kiu fine eĉ klarigas, ke iuj uzas la vorton "parento" ĝuste pro tiuj kialoj:
https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefi...


Pri la temo de la fadeno: Bejĝingo havas 17 rezultojn ĉe Google kaj Bejĝjingo havas 7 rezultojn ĉe Google. Preskaŭ ĉiuj tiuj rezultoj estas paĝoj de Vikipedio aŭ kopioj de paĝoj de Vikipedio. Ŝajne tiuj du vortoj apenaŭ ekzistas en la efektiva lingvouzado.
Mi ne komprenas, kial vorto ne povas esti ununombra.

robinvdv (显示个人资料) 2019年11月23日上午1:05:44

MiMalamasLaAnglan:Mi ne komprenas, kial vorto ne povas esti ununombra.
Simpligite dirita: la prefikso ge- indikas, ke ĉeestas en la grupo pluraj malsamaj genroj. Tio kutime ne eblas singulare, ĉar la vorto "pluraj" signifas "pli ol unu".

MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2019年11月23日下午9:59:17

robinvdv:
MiMalamasLaAnglan:Mi ne komprenas, kial vorto ne povas esti ununombra.
Simpligite dirita: la prefikso ge- indikas, ke ĉeestas en la grupo pluraj malsamaj genroj. Tio kutime ne eblas singulare, ĉar la vorto "pluraj" signifas "pli ol unu".
Sed kial "ge-" signifas "de ambaŭ seksoj", ne "de iu sekso"?

Frano (显示个人资料) 2019年11月27日下午12:58:13

MiMalamasLaAnglan:Sed kial "ge-" signifas "de ambaŭ seksoj", ne "de iu sekso"?
UNIVERSALA VORTARO:ge' les deux sexes réunis; ex. patr' père ― ge'patr'o'j les parents (père et mère) | of both sexes; e. g. patr' father ― ge'patr'o'j parents | beiderlei Geschlechtes; z. B. patr' Vater ― ge'patr'o'j Eltern; mastr' Wirth ― ge'mastr'o'j Wirth und Wirthin | обоего пола, напр. patr' отецъ ― ge'patr'o'j родители; mastr' хозяинъ ― ge'mastr'o'j хозяинъ съ хозяйкой | obojej płci, np. patr' ojciec ― ge'patr'o'j rodzice; mastr' gospodarz ― ge'mastr'o'j gospodarstwo (gospodarz i gospodyni).

回到上端