去目錄頁

La bona lingvo

Ergazomai, 2008年7月27日

讯息: 9

语言: Esperanto

Ergazomai (显示个人资料) 2008年7月27日下午5:45:57

Kiel povus mi aĉeti la libron de Claude Piron, "La bona lingvo"? Mi tre ŝatus legi ĝin. Ĝi ŝajnas interesa.

diogotux (显示个人资料) 2008年7月27日下午7:43:52

Mi pensas ke en la esperanto-ligo de via lando rideto.gif

Rudolf F. (显示个人资料) 2008年7月28日上午7:21:30

Skribu rekte al Itala Esperanto-Federacio:
info@esperanto.it

Ergazomai (显示个人资料) 2008年7月28日上午7:25:13

Rudolf F.:Skribu rekte al Itala Esperanto-Federacio:
info@esperanto.it
Dankegon. Mi tuj provos.

WinstonSmith (显示个人资料) 2008年8月21日上午9:54:01

Vi povas ĝin mendi perrete per www.uea.org, aŭ vi povas ĝin pruntepreni, ekzemple, ĉe la libraro de la [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Bolonja Esperanto-grupo]Bolonja Esperanto-grupo[/url] (mi ne scias pri aliaj lokaj grupoj, ie en Interreto ekzistas iu tutlanda itala katalogo de pruntepreneblaj libroj, sed mi ne konas ĝian adreson).

Sed ne serĉu nun, mi prunteprenis ĝin tie dum julio kaj ne ankoraŭ redonis ĝin ridego.gif

jan aleksan (显示个人资料) 2008年8月21日上午11:57:33

Ergazomai:Kiel povus mi aĉeti la libron de Claude Piron, "La bona lingvo"? Mi tre ŝatus legi ĝin. Ĝi ŝajnas interesa.
Pri kio ĝi temas precize?

davidwelsh (显示个人资料) 2008年8月24日上午7:44:49

jan aleksan:
Ergazomai:Kiel povus mi aĉeti la libron de Claude Piron, "La bona lingvo"? Mi tre ŝatus legi ĝin. Ĝi ŝajnas interesa.
Pri kio ĝi temas precize?
La ĉefa temo estas la du malsamaj manieroj uzi Esperanton kiujn Piron perceptis. Tiun kiun li kritikas uzas multajn neologismojn kaj grekajn vortojn por ke Esperanto povas aŭdi kaj aspekti sufiĉe natura (al Eŭropanoj) kaj kleriga.

Li subtenas prefere uzado de kunmetado de pli bazaj vortoj (ekzemple "piedpilko" anstataŭ "futbalo", "buŝtradukisto" anstataŭ "interpretisto" ktp.)

Tiuj du emoj cetere ekzistas en la planlingva mondo ĝenerale. La unua emo nomiĝas "naturalismo", kaj la dua "skemismo". Esperanto estas skemisma lingvo . Ido estas multe pli naturalisma ol Esperanto (eĉ pli ol la naturalismigita Esperanto kiun Piron kritikas), kaj Interlingua denove multe pli naturalisma ol Ido.

Piron pasie parolas pri sia amo por nia lingvo, kial, laŭ li, Esperanto estas bona lingvo, kaj kial oni rezistu naturalismigon de nia lingvo. La libro estas pripensiga kaj inspiriganta, kaj mi elkore rekomendas ĝin!

Rao (显示个人资料) 2008年8月28日下午2:31:09

davidwelsh:mi elkore rekomendas ĝin!
Kaj mi ankaŭ!

guyjohnston (显示个人资料) 2008年8月28日下午6:07:56

Rao:
davidwelsh:mi elkore rekomendas ĝin!
Kaj mi ankaŭ!
Ankaŭ mi!

回到上端