去目錄頁

Multaj diferencoj Esperanto - latina!

从 Turfalko, 2020年1月16日

讯息: 3

语言: Esperanto

Turfalko (显示个人资料) 2020年1月16日下午1:36:22

Estas multaj diferencoj inter la latina kaj Esperanto! Ekzemple:

Latine: Ea quae secuta est hieme, qui fuit annus Cn. Pompeio M. Crasso consulibus, Usipetes Germani, item Tenctheri magna cum multitudine hominum flumen Rhenum transierunt non longe a mari quo Rhenus influit.

Esperante: Dum la vintro de la sekva jaro, kiam Gnaeus Pompeius kaj Marcus Crassus estis konsuloj, du ĝermanaj triboj, la Usipetoj kaj la Tenkteroj, ne for de la loko, kie Rejno fluas en la lagon, migris kun multaj homoj trans tiun riveron.

Fonto: Gaius Iulius Caesar: De bello Gallico (4,1-4,38) Pri la gaŭla milito.

sergejm (显示个人资料) 2020年1月16日下午3:14:41

Estas pli multe da diferencoj inter Esperanto kaj la latina ol da sameco.

Altebrilas (显示个人资料) 2020年1月17日上午9:57:41

Feliĉe. Alikaze oni adoptu simpligitan latinan lingvon kiel internacia helplingvo.

Pri la sezonoj, printempo kaj aŭtumno fontas el la franca (printemps, automne) kaj vintro kaj somero fontas el la germana (Winter, Sommer).

Malsamecoj povas deveni de la stilo de la tradukinto: magna cum multitudine hominum = kun granda kvanto ( / multeco) da homoj.

回到上端