去目錄頁

Ĉu iu ĉi tie instruas Esperanton en lernejo?

penivos, 2020年2月26日

讯息: 15

语言: Esperanto

penivos (显示个人资料) 2020年2月26日上午1:29:10

Mi tre ĝuis faranta tion dum jaroj kaj nun havas iom da tempo dediĉi al subtenado de interkultura komunikado per Esperanto. Pro tio mi interesiĝas scii kie klasoj nun estas en la mondo.

Metsis (显示个人资料) 2020年2月26日上午9:25:59

Mi instruas elementan kurson ĉe mia loka klubo. Ni uzas la nacilingvan version de la lernolibro Esperanto per rekta metodo kun mia propra materialo.

Jxusteno (显示个人资料) 2020年2月26日下午5:17:13

Metsis:Mi instruas elementan kurson ĉe mia loka klubo. Ni uzas la nacilingvan version de la lernolibro Esperanto per rekta metodo kun mia propra materialo.
Ĉu vi instruas al viaj instruatoj la genre neŭtralan ununombran triapersonan pronomon ri?

Metsis (显示个人资料) 2020年2月26日下午7:13:34

Jxusteno:Ĉu vi instruas al viaj instruatoj la genre neŭtralan ununombran triapersonan pronomon ri?
Jes, mi instruas la tradiciajn pronomojn kaj rakontas, ke estas alternativoj. Mi ankaŭ konfesas, ke mi estas ri-isto kaj singulara ge-isto, sed atentigas, ke ne ĉiuj komprenas tiujn. Mi lasas la lernantoj mem decidi kiujn uzi.

Jxusteno (显示个人资料) 2020年2月26日下午7:30:41

Metsis:
Jxusteno:Ĉu vi instruas al viaj instruatoj la genre neŭtralan ununombran triapersonan pronomon ri?
Jes, mi instruas la tradiciajn pronomojn kaj rakontas, ke estas alternativoj. Mi ankaŭ konfesas, ke mi estas ri-isto kaj singulara ge-isto, sed atentigas, ke ne ĉiuj komprenas tiujn. Mi lasas la lernantoj mem decidi kiujn uzi.
Bone

Zam_franca (显示个人资料) 2020年2月26日下午7:47:26

Metsis:
Jxusteno:Ĉu vi instruas al viaj instruatoj la genre neŭtralan ununombran triapersonan pronomon ri?
Jes, mi instruas la tradiciajn pronomojn kaj rakontas, ke estas alternativoj. Mi ankaŭ konfesas, ke mi estas ri-isto kaj singulara ge-isto, sed atentigas, ke ne ĉiuj komprenas tiujn. Mi lasas la lernantoj mem decidi kiujn uzi.
Laŭ kion mi legis, "riismo" enhavas ankaŭ "iĉismon" (tiun lastan vorton mi mem faris), sed vi ne estas iĉ-isto, ĉu ne? Do kia sistemo estas la plej taŭga laŭ vi? Ĉu neniu ŝanĝo, ĉu ekuzi vortojn kiel "virjunuloj", "virurbestro", ktp?

Jxusteno (显示个人资料) 2020年2月26日下午8:55:35

"junulo" — seksneŭtrala;
"junulipo" — ipa;
"junulino" — ina;
"junulo" — iĉa.

Zam_franca (显示个人资料) 2020年2月26日下午9:25:45

Jxusteno:"junulo" — seksneŭtrala;
"junulipo" — ipa;
"junulino" — ina;
"junulo" — iĉa.
Tute nevolante esti malagrabla, mi ne demandis, kiel funkcias vian sistemon.
Mi ne estis sufiĉe klara: mi parolis al Metsis.

Jxusteno (显示个人资料) 2020年2月26日下午10:15:09

Zam_franca:
Jxusteno:"junulo" — seksneŭtrala;
"junulipo" — ipa;
"junulino" — ina;
"junulo" — iĉa.
Tute nevolante esti malagrabla, mi ne demandis, kiel funkcias vian sistemon.
Mi ne estis sufiĉe klara: mi parolis al Metsis.
Ĉu vi pensas ke mia mesaĝo estis respondo al via lasta ĉi-fadena mesaĝo? Kial?

Zam_franca (显示个人资料) 2020年2月26日下午10:18:05

Jxusteno:
Zam_franca:
Jxusteno:"junulo" — seksneŭtrala;
"junulipo" — ipa;
"junulino" — ina;
"junulo" — iĉa.
Tute nevolante esti malagrabla, mi ne demandis, kiel funkcias vian sistemon.
Mi ne estis sufiĉe klara: mi parolis al Metsis.
Ĉu vi pensas ke mia mesaĝo estis respondo al via lasta ĉi-fadena mesaĝo? Kial?
Ĉar sen mia mesaĝo, via tute ne havus kompreneblan kialon por esti tie laŭ mi.

回到上端