去目錄頁

Ŝercoj

StefKo, 2020年3月17日

讯息: 377

语言: Esperanto

StefKo (显示个人资料) 2020年5月24日下午12:24:34

Edzino en kvaranteno

Post unu semajno de kvaranteno edzo demandas sian edzinon:
– Ĉu vi ne volas seksumi?
– Mi volas sed oni ne devas eliri el la hejmo – respondas la edzino.

StefKo (显示个人资料) 2020年5月28日上午10:11:09

Edzoj, vi gardu viajn ŝlosilojn!

Sur strato interkisas viro kun virino. Alia viro aliras kaj enrigardas traŝultre, enrigardas, ĉirkaŭiras kaj denove enrigardas…
– Pri kio temas, ĉu vi estas devia!? – demandas lin la kisanto.
– Ne, temas pri mia edzino… Ŝi havas la ŝlosilojn…

StefKo (显示个人资料) 2020年5月30日下午4:52:52

Kiel malinstigi virojn al sia edzino (malnova juda ŝerco)

Sodowaser: Sinjoro Cukier, ĉu vi havas amon al virino kiu estas grasa?
Cukier: Mi ne havas.
S: Kaj al virino kiu fetoras?
C: Mi ne havas.
S: Kaj al virino kiu estas malpurema kaj sordida?
C: Fi! Mi ne havas.
S: Kaj al tia kia ne scias kuiri kaj elspezas tro monon?
C: Neniaokaze!
S: Do kion vi serĉas ĉe mia edzino?

StefKo (显示个人资料) 2020年6月3日下午6:53:36

讯息已经隐藏了。

StefKo (显示个人资料) 2020年6月27日上午11:08:23

Revado de juda fileto (malnova juda ŝerco)

– Icek, kion vi volus havi? – demandas juda patro sian fileton.
– Monon.
– Kaj poste?
– Multe da mono.
– Kaj se vi havus multe da mono, kion vi volus havi plu?
– Renton.

StefKo (显示个人资料) 2020年6月30日下午7:04:52

Needukita Icek (malnova juda ŝerco)

Familia vespermanĝo…. Subite patro demandas la fileton:
– Icek, diru al mi, kial vi ne manĝas?
Tate, ja mi manĝas…
– Icek, vi ne manĝas, vi voras!

IgorSokoloff (显示个人资料) 2020年6月30日下午7:43:51

В знак солидарности с анти-расистскими протестами в США тысячи россиян обещают в этом курортном сезоне не писать в Чёрное море.
----------
As a sign of solidarity with the anti-racism protests in the United States, thousands of Russians promise not to piss in the Black Sea during this holiday season.
----------
Pro solidareco kun la anti-rasismaj protestoj en Usono miloj da rusianoj promesas ne pisi en la Nigran Maron dum ĉi-jara feria sezono.

IgorSokoloff (显示个人资料) 2020年7月1日下午1:20:25

В рамках борьбы с расизмом предлагается ввести новые шахматные правила:
1. Первыми всегда ходят чёрные фигуры.
2. Белым фигурам можно ходить только по белым клеткам.
3. Чёрные фигуры бить нельзя.
----------
As a part of the fight against racism, it is proposed to adopt new chess rules:
1. The black pieces always move first.
2. The white pieces can only move along the white squares.
3. The black pieces cannot be beaten.
----------
Enkadre de la lukto kontraŭ rasismo oni proponas enkonduki novajn ŝak-regulojn:
1. La nigraj pecoj ĉiam paŝas unuaj.
2. La blankaj pecoj povas paŝi nur laŭ la blankaj kvadratoj.
3. La nigraj pecoj ne povas esti batitaj.

IgorSokoloff (显示个人资料) 2020年7月3日上午11:32:48

Притеснения афро-американцев продолжаются!
Расисты из Apple блокируют работу экспроприированных протестующими Айфонов!
Кроме того, эти белые угнетатели включают геолокацию на конфискованных гаджетах и сообщают данные полиции!
----------
The oppression of the afro-americans continues!
The racists from Apple are blocking the work of iPhones the protesters have expropriated!
In addition, these white oppressors have turned on geolocation in the confiscated gadgets and report the data to the police !
----------
La opresado de afro-usonanoj daŭras!
La rasistoj el Apple blokas la laboron de Aj-fonoj, kiujn la protestantoj eksproprietigis!
Krome, ĉi tiuj blankaj opresantoj enŝaltis geolokigon en la konfiskitaj gadĝetoj kaj raportas la datumojn al la policistoj!

StefKo (显示个人资料) 2020年7月5日下午12:33:42

Firma konvinko de juda profesoro (malnova juda ŝerco)

Konata juda lingvisto profesoro Horovic havis kutimon paroladi postdrinke: „Nieniu imagu ke mi kristaniĝis pro oportunismo. Mi kristaniĝis vere pro konvinkiĝo, ĉar mi ĉiam havis konvinkon ke pli bone estas esti profesoro ĉe universitato en Peterburgo ol melamed en Ŝklov.

____________________________
Ŝklov - belarusa (iam pola) urbeto
melamed - instruisto en ĥedero (juda religia lernejo)

回到上端