去目錄頁

La 21-jarcento venkas!

Zam_franca, 2020年10月10日

讯息: 15

语言: Esperanto

Zam_franca (显示个人资料) 2020年10月10日下午4:21:59

Iga Swiatek, 19-jara polino, ĵus venkis la 21-jaran usonaninon Sofia Kenin kaj gajnis la famegan tenisan turniron Roland-Garros.

Estas la unua fojo, ke pola tenisisto, aŭ vira aŭ ina k.a., gajnas turniron de la "granda ŝlemo".

StefKo (显示个人资料) 2020年10月11日下午3:31:05

Zam_franca:Iga Swiatek, 19-jara polino, ĵus venkis la 21-jaran usonaninon Sofia Kenin kaj gajnis la famegan tenisan turniron Roland-Garros.

Estas la unua fojo, ke pola tenisisto, aŭ vira aŭ ina k.a., gajnas turniron de la "granda ŝlemo".
Mi ne komprenas la titolon. Ĉu vi povas klarigi ĝin?

Zam_franca (显示个人资料) 2020年10月11日下午6:12:14

StefKo:
Zam_franca:Iga Swiatek, 19-jara polino, ĵus venkis la 21-jaran usonaninon Sofia Kenin kaj gajnis la famegan tenisan turniron Roland-Garros.

Estas la unua fojo, ke pola tenisisto, aŭ vira aŭ ina k.a., gajnas turniron de la "granda ŝlemo".
Mi ne komprenas la titolon. Ĉu vi povas klarigi ĝin?
Iga Swiatek naskiĝis en 2001. Sofia Kenin naskiĝis en 1999. Tial, oni povas diri ke estas venko de la 21-a jarcento.

StefKo (显示个人资料) 2020年10月11日下午8:41:33

Sprite!
Dankon!

Altebrilas (显示个人资料) 2020年10月16日上午10:07:32

Trafa rimarko: Ni konstatas, ke tiuj, kiuj ne konis la dudekan jarcenton, komencas esti famaj.

praid (显示个人资料) 2020年10月18日上午3:36:09

Kiu el ni ankaŭ naskiĝis en dudek jarcento?

StefKo (显示个人资料) 2020年10月18日上午9:16:27

Juneco alvenas!
Junuloj timigas, koronaviruso timigas... Ve al maljunuloj!
Por ili mi tradukis la versaĵon Fato de la pola poeto C. K.Norwid.

Al hom' Fato aliris kiel sovaĝa besto,
Akrigas vidon,
Rigardon fiksas…
Insidas… atendas…
La hom' devios, ĉu vojrestos?

Altebrilas (显示个人资料) 2020年10月19日下午6:00:35

Se oni rigardas la medianan aĝon en la mondo, ĉ 30 jaroj, la duono de la loĝantaro naskiĝis post la tn. malvarma milito...

Altebrilas (显示个人资料) 2020年10月19日下午6:00:36

Se oni rigardas la medianan aĝon en la mondo, ĉ 30 jaroj, la duono de la loĝantaro naskiĝis post la tn. malvarma milito...

IgorSokoloff (显示个人资料) 2020年10月20日下午4:08:48

Patosaj babiluloj...
Kaj kiam tiun junulinon venkos iu pli aĝa tenisisto, naskita dum la pasinta mileniumo, ču vi ekos eksklamacii, ke la 20-a jarcento reakiras la perditan pozicion?

回到上端