去目錄頁

RSS en la forumo

irishpolyglot, 2008年9月17日

讯息: 9

语言: Esperanto

irishpolyglot (显示个人资料) 2008年9月17日上午11:53:41

Sal'!! ridulo.gif
Mi tre ŝatas legi la forumon de lernu, sed mi legas la novajn artikolojn de aliaj forumoj direkte en "Google Reader". Ĉu ekzistas RSS-fluoj ĉi tie? Ĉu malfacilas enmeti ilin? ridulo.gif

KienLi (显示个人资料) 2009年1月22日下午9:44:32

Sal!

Kaj ĉu eblas enmeti RSS-butonon por novaĵoj al ĉefa paĝo?

Same, mi ĝojus, se aperos RSS-fluo por forumo okulumo.gif

Jev (显示个人资料) 2009年1月23日下午12:28:14

KienLi:Kaj ĉu eblas enmeti RSS-butonon por novaĵoj al ĉefa paĝo?
Ni planas iam plibonigi la ĉefpaĝon kaj tiam eble ni pensos pri eblo enmeti iujn rss-bildojn al tiu paĝo.

KienLi:Same, mi ĝojus, se aperos RSS-fluo por forumo okulumo.gif
Ĝi fakte ekzistas, sed simple ne estas multe reklamata. RSS-ligo aperas en la adreslinio de via retumilo. Mi ne memoras, kio okazas pri Internet Explorer, se en Firefox vi sendube vidos rss-bildeton dekstre en la adreslinio. Se vi volas vidi ankaŭ ligon al rss pri forumaj mesaĝoj, venu al la forumoj de lernu!, tie vi vidos apud ĉiu kategorio kaj forumo ligilon "lastaj mesaĝoj". Se vi elektos ĝin, vi ekvidos liston de lastaj mesaĝoj kaj en la adreslinio de via retumilo aperos ligilo al rss-fluo. Eble iom komplike, sed iam poste ni certe pli bone videbligos tiun ĉi eblon.

irishpolyglot (显示个人资料) 2009年1月23日下午12:47:19

Jen la RSS-fluo kion vi volas rido.gif
http://www.lernu.net/rss/novajhoj_rss.php

Mi ĵus faris filmeton en esperanto pri RSS. Rigardu ĝin en mia blogo!
KienLi:Sal!

Kaj ĉu eblas enmeti RSS-butonon por novaĵoj al ĉefa paĝo?

Same, mi ĝojus, se aperos RSS-fluo por forumo okulumo.gif

KienLi (显示个人资料) 2009年1月24日下午7:29:16

Jes, jes, dankon al irishpolyglot kaj Jev.

Kiel Jev komprenis, temis pri bildo de RSS, tiu kutime oranĝkolora sur ĉefa paĝo.

Ĉar tio estas ankaŭ reklamo, por memorigi en RSS-legilo, ke ekzistas lernu. okulumo.gif

Sed por forumo, provu, tio, kiel evidentiĝis, ne funkcias.

Ekzistas nur unu RSS-fluo "Freŝaj novaĵoj". okulumo.gif

Jev (显示个人资料) 2009年1月24日下午8:31:31

KienLi:Sed por forumo, provu, tio, kiel evidentiĝis, ne funkcias.
Volonte mi provos, kio ĝuste ne funkciis por vi? Ĉu la [url=/rss/forumoj.php?k=1]la jena[/url] kaj, ekzemple, [url=/rss/forumoj.php?f=3]la jena[/url] ligiloj ne funkcias por vi?

KienLi (显示个人资料) 2009年1月25日上午12:11:00

Jev:Volonte mi provos, kio ĝuste ne funkciis por vi? Ĉu la [url=/rss/forumoj.php?k=1]la jena[/url] kaj, ekzemple, [url=/rss/forumoj.php?f=3]la jena[/url] ligiloj ne funkcias por vi?
Ĉiuj donitaj ligiloj funkcias okulumo.gif

Pardonu min, mi ne atente legis vian antaŭan mesaĝon.
Ĉio funkcias, kaj tio estas bonega, minimume por mi.

Jev (显示个人资料) 2009年1月25日上午10:05:31

KienLi:Ĉiuj donitaj ligiloj funkcias okulumo.gif

Pardonu min, mi ne atente legis vian antaŭan mesaĝon.
Ĉio funkcias, kaj tio estas bonega, minimume por mi.
Bonege, mi esperas, ke nun por vi estos eĉ pli oportune uzi la forumojn. Kaj iom poste ni pripensos, kiel videbligi tiujn rss-ligilojn, por ke ĉiuj uzantoj facile vidu ilin.

KienLi (显示个人资料) 2009年1月25日上午11:32:22

Jev:Kaj iom poste ni pripensos, kiel videbligi tiujn rss-ligilojn, por ke ĉiuj uzantoj facile vidu ilin.
Bona kaj utila afero! Sukcesojn!

回到上端