去目錄頁

Enigmo por la semajnfino: La bendo montras mensogon

Miland, 2008年9月19日

讯息: 9

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2008年9月19日下午7:02:59

La fama scientisto D-ro Lazlo estas falinta sur lia labortablo, pafita tra la brusto. Apud li estas kasedaparato. Estas du homoj en la ĉambro, S-ro Vola kiu parolas kun detektivo, Inspektoro Mazo. 'Inspektoro, neniu tuŝis iu ajn en la ĉambro. Sed ni bone sciis ke S-ro Espe (kiu estas je ferio, kaj, verdire, ne estas mia plej bona amiko) ne estis kontenta kun la D-ro kaj mortigis lin. Sed jen kasedaparato, mi estas certa ke la pruvo estas tie. Aŭskultu!

La inspektoro ŝaltas la maŝinon, kaj ili aŭdas voĉon simila al la murdita sciencisto:

Mi bone scias ke, minacinte min hieraŭ, antaŭ ol li ŝajne foriris je ferio, S-ro Espe intencas veni ĉi tien por mortigi min. Mi nun aŭdas liajn paŝojn! Mi povas vidi lin klare! (Kun klako, la registriĝo finas)

La inspektoro fikse rigardas al Vola, kiu diras, iom nervoze, 'Nu, Inspektoro, ĉu vi ne estas suspektema al li? Ĉu vi ne arestos lin?'

Mazo respondas 'Mi ja estas suspektema - al vi! Mi suspektas ke tiu registriĝo estas mensoga, farita de aktoro.' Kaj li faligas pezan manon sur la ŝultro de Vola, kiu konatas ke li ĵus ricevis nerifuzeblan inviton al la policejo!

Kial la inspektoro suspektas ke la bendo estas falsa, kaj kial li arestas Vola-n?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Filanator (显示个人资料) 2008年9月20日上午12:00:16

Mi havas du eblaj solvoj:

1. D-ro Lazlo ne scius kien S-ro Espe irus post la mortigo de Lazlo, do la kasedaparato ne estas de Lazlo.

2. D-ro Lazlo estas falinta sur la tablo, kaj lia vizaĝo estas sur la tablo. Do, li ne povus vidi S-ro Espe.

Miland (显示个人资料) 2008年9月20日上午12:14:55

Filanator:Mi havas du eblaj solvoj..
Ne, la solvo ne temas pri Lazlo mem. Bonan Nokton!

horsto (显示个人资料) 2008年9月20日上午10:20:16

Ĉu estas ĉar la registrado finiĝis tiel frue? D-ro Lazlo certe ne havis kialon fini la registradon kaj normale la murdinto forprenus la kasedon. Do la murdinto volis ke la polico trovos la kasedon, kaj ja estas S-ro Vola kiu atentigas D-ron Lazlo pri la kasedo.

Miland (显示个人资料) 2008年9月20日下午1:15:00

horsto:Ĉu estas ĉar la registrado finiĝis tiel frue?
Ne - ne temas pli la frueco de la fino de la mesaĝo.

borja (显示个人资料) 2008年9月20日下午2:48:41

Kial la inspektoro suspektas ke la bendo estas falsa, kaj kial li arestas Vola-n?
Tial ke la sonregistro finiĝas per klako. Tie kuŝas la pruvo.

horsto (显示个人资料) 2008年9月20日下午4:05:57

S-ro Vola diris ke neniu tuŝis ion ajn en la ĉambro, sed kiam la inspektoro ŝaltis la kasedaparaton ili tuj aŭdis la registritan mesaĝon, sen retroenirigi la bendon.

Miland (显示个人资料) 2008年9月20日下午4:22:54

horsto:S-ro Vola diris ke neniu tuŝis ion ajn en la ĉambro, sed kiam la inspektoro ŝaltis la kasedaparaton ili tuj aŭdis la registritan mesaĝon, sen retroenirigi la bendon.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

apb (显示个人资料) 2008年9月20日下午4:45:28

Lazlo estis falinta antaŭkurbigita sur lia labortablo, ĉar li estis pafita en dorso kaj ĉar li ne povis vidi lian murdulon, kaj ĉar la bendo estas falsa. Vola havas malamike rilaton al Espe, kaj provas kulpigi Espe ĉar li sciias ke Espe ne estas kontenta kun Lazlo kaj ĉar havas motivon. Ĉar Vola estas la aktoro sur la bendo kaj la murdulo.

回到上端