去目錄頁

Ĉu "huskio" aŭ "haskio"?

Espi, 2008年11月21日

讯息: 8

语言: Esperanto

Espi (显示个人资料) 2008年11月21日下午11:03:42

Saluton al ĉiuj,

kiel oni estu nomi la hundorason de sledohundoj (angle: Husky) en E-o?
Mi trovis en Vikipedio la terminon "huskio", sed mi ankaŭ aŭdis la opinion, ke estus pli bona "haskio", ĉar tiu termino estus konforma al la angla kaj tial al la internacia konata prononco.

Kiun terminon oni devus preferi?
Ĉu iu havas ideon?

Amike
Espi

RiotNrrd (显示个人资料) 2008年11月22日上午7:12:40

Espi:Kiun terminon oni devus preferi?
Se mi neniam antaŭe trovis ĉi tiun fadenon, kaj bezonis traduki la vorton "Husky" (kaj ne konis la "oficialan" vorton), mi uzintus "huskio". Tial, tiu estas la termino kiun mi preferas.

Miland (显示个人资料) 2008年11月22日上午8:50:36

Espi:kiel oni estu nomi la hundorason de sledohundoj (angle: Husky) en E-o?
Surprize, PIV2005 havas nek "huskio" nek "haskio"! Eble anglismo.

Wells havas "tirhundo".
Benson havas "sledhundo".

Kie "huskio" aŭ "haskio" eldoniĝis, krom Vikipedio?

RiotNrrd (显示个人资料) 2008年11月22日下午5:10:23

Miland:Kie "huskio" aŭ "haskio" eldoniĝis, krom Vikipedio?
"Huskio" devenas el "Anglaranto", la internacia lingvo kiu metas "-o" ĉe la fino de ĉiuj anglaj substantivoj.

Ĉu vi ne konas tiun tre facilan lingvon? Ĝi enhavas multe (sed ne ĉiuj) da la samaj vortoj kiel Esperanto.

Ekzemple:

Samaj vortoj: birdo, rivero, ktp.
Malsamaj vortoj: parroto, mountaino, ktp.

ridulo.gif

Miland (显示个人资料) 2008年11月22日下午7:08:31

RiotNrrd:Ĉu vi ne konas tiun tre facilan lingvon?..
Mi ne enketis pri la deveno. Mia demando estis pri eldonitaj kuntekstoj. Se vi ne scias la respondon, lasu la demandon; ne necesas esti malĝentila. Eble iu alia scios.

RiotNrrd (显示个人资料) 2008年11月22日下午8:15:37

Miland:ne necesas esti malĝentila
Ĉu mia ŝerco estis malĝentila? Mi ne pensis tiel, tiam, kiam mi skribis ĝin. Sed, se vere, mi plenbedaŭre petas vian pardonon. Mia celo ne estis malĝentili.

Mi donas al mi mem la nigra stelo de honto.

*

Espi (显示个人资料) 2008年11月23日下午7:40:51

Miland:Surprize, PIV2005 havas nek "huskio" nek "haskio"! Eble anglismo.

Wells havas "tirhundo".
Benson havas "sledhundo".

Kie "huskio" aŭ "haskio" eldoniĝis, krom Vikipedio?
Saluton,

kaj dankon pro la diskuteto.
"Tir-" aŭ "sledohundoj" ja estas supraj terminoj.
Kaj "huskio" estas unu speciala raso de tiuj.

Nun mi direktas min laŭ Vikipedio kaj uzos "huskio".

Amike
Espi

Miland (显示个人资料) 2008年11月24日下午4:03:32

RiotNrrd: .. mi plenbedaŭre petas vian pardonon. Mia celo ne estis malĝentili..
Bone, mi akceptas vian pardonpeton, kaj ni lasu la aferon. Paco!

回到上端