去目錄頁

Stanislavo Lem, pola verkisto

piteredfan, 2006年4月10日

讯息: 4

语言: Esperanto

piteredfan (显示个人资料) 2006年4月10日上午1:51:03

Kion vi pensas pri la verko de Stanislavo Lem? Lia verko estis tradukita en multajn lingvojn. Cxu li estas tradukita en Esperanton?

Kat (显示个人资料) 2006年4月10日上午10:30:26

Saluton!

Mi ankoraŭ ne legis Lem, sed mi trovis kelkajn verkojn de li surrete:

 1: "Surloka Esploro" ĉe la Esperanto-TTTejo de Jurij FINKEL.

 2: Teatraĵon "Luna Nokto" ankaŭ ĉe la Esperanto-TTTejo de Jurij FINKEL. 

 3: "Kiel la Modo Saviĝis" ĉe Esperanto.pl

 Mi legos ĝin poste kaj revenos ĉi tie por plua diskutado.  Ĝui!

 -- Katjo

 

Gamilon (显示个人资料) 2006年8月19日上午1:20:55

Mi nur legis "Solaris". Mi legis ĝin en la hispana lingvo. Mi trovis kelkajn aferojn ke mi ne tute komprenis, sed mi devas diri ke la libro emociigis min, speciale la fino de la libro. Certe, en la estoneco mi volas legi "Solaris" ree, kaj ankaŭ aliajn verkojn de Lem.

sinjoro (显示个人资料) 2006年8月31日下午6:46:02

Mi ŝategas Lemajn filozofio kaj verkado kaj legas (kaj iam rigardis lin televide, ĉar pola televido iam faris intervjuojn kun li) kun plezuro. Laŭ mi, Stanisław Lem estis unu el la plej grandaj polaj saĝuloj, pensantaj pri estonteco de nia lando, zorganta pri ĝia nuntempo (politikaj problemoj, militoj, ktp.).
"Solaris", krom "Stelaj taglibroj" estis mia plej amata libro de li. Ĝi ne estas simple laŭvica, fantazia libro pri futuro. Ĝi diras pri profunda vero, pri limoj de homa menso, pri io "pli granda kaj pli bona" - Solaris estas ateista provo, ke homo ne povas priskribi sin kiel plej bona "kreaĵo de la Dio".
Lem ĝis la fino estis ateisto, malgraŭ ke multaj samnacianoj volis priskribadi lin kiel katoliko. Mi ne konsentis kun li nur en unu afero - onidire, Lem estis volontulo de mortpuno.

回到上端