去目錄頁

Kia estas via monkoncepto?

Vilinilo, 2009年5月9日

讯息: 28

语言: Esperanto

Vilinilo (显示个人资料) 2009年5月9日下午9:52:30

Mondkoncepto (aŭ mondbildo) estas opiniaro, kiun oni havas pri ĉirkaŭa mondo. Evidente tiu inkluas tro multajn kategoriojn de pensado, ne nur religia pensado, sed ankaŭ filozofia kaj scienca, tamen se listo havintus ĉiun ĉi eblojn, ĝi estus eĉ pli granda! Tial, se necesas, klarigu respondante.

Mia propra mondkoncepto estas materialista sendiismo, ĉar mi estas ateisto kaj kredas je ĉiu ekzistante estas tute komprenebla per fizik-leĝoj. Morale, mi havas ĉefe influojn stoikistajn kaj politike mi defendas liberalan demokration.

le_chaz (显示个人资料) 2009年5月10日上午1:30:59

Ĉu vi klarigus, kion vi celas per "materialisma diismo"?

Vilinilo (显示个人资料) 2009年5月10日上午1:44:47

le_chaz:Ĉu vi klarigus, kion vi celas per "materialisma diismo"?
Estas kelkaj materialistaj filozofioj kiuj jesas dion, ekzemple, la Diismo kaj iuj formoj de Panteismo. Ankaŭ Epikuro estis materialista filozofo, kiu jesis diojn, sed ĝin pensis kiel materiaj estuloj, farataj de atomoj.

Rogir (显示个人资料) 2009年5月10日上午11:30:31

Min surprizas ke homaranismo ne estas en la listo.

AlfRoland (显示个人资料) 2009年5月10日上午11:49:09

Kio estas "senreligia diismo"? Laŭ mi religio ĝuste temas pri kredo je supernatura forto (dio). Ĉu eblas kredo je dio kaj samtempe ne esti religiulo?

Vilinilo (显示个人资料) 2009年5月10日下午1:47:33

AlfRoland:Kio estas "senreligia diismo"? Laŭ mi religio ĝuste temas pri kredo je supernatura forto (dio). Ĉu eblas kredo je dio kaj samtempe ne esti religiulo?
Mi nomiĝas kiel "religio", nur organizitaj religioj, do laŭ mi estas "senreligia diista" tiu, kiu kredas je iu dio, sed ne sekvas iu tradicia religio.

sergejm (显示个人资料) 2009年5月10日下午3:35:25

Vilinilo:Mi nomiĝas kiel "religio", nur organizitaj religioj, do laŭ mi estas "senreligia diista" tiu, kiu kredas je iu dio, sed ne sekvas iu tradicia religio.
Tio, kion vi nomas "religio", estas eklezio.
Do vi estas seneklezia diokredanto.
Ateistoj ankaŭ ion kredas, sed tion oni kutime ne nomas "religio", eĉ se tio estas organizita.

Vilinilo (显示个人资料) 2009年5月10日下午3:46:06

sergejm:Tio, kion vi nomas "religio", estas eklezio.
Do vi estas seneklezia diokredanto.
Ateistoj ankaŭ ion kredas, sed tion oni kutime ne nomas "religio", eĉ se tio estas organizita.
Eble vi pravas.

annadahlqvist (显示个人资料) 2009年5月10日下午6:53:52

nematerealisma sendiismo mi kredas... Mi havas idealistajn filozofikajn pensojn, eble simila al ili de Kant, ke estas verŝajna ke ekzistas mondon ekster niaj mensoj, sed ne estas rekte grava por ni, nerekta eble gravas, sed ni ne scias tion.

Rodrigoo (显示个人资料) 2009年5月12日下午1:44:26

Mi estas pagano.

Sammondane,
Ĥod

回到上端