关闭的
最多显示 500 条消息。
Anekdotoj
从 MikhailMarkeyev, 2009年7月1日
讯息: 846
语言: Esperanto
StefKo (显示个人资料) 2019年2月13日上午11:04:01
Unu viro kuŝas sur mortlito. La medicina diagnozo estas, ke li ĝismatene mortos. Subite li sentas la odoron de ĉokoladaj kuketoj bakitaj per lia edzino, alfluanta el la kuirejo. La odoro memoris al li la infanaĝon. Li scias ke povas gustumi ilin lastfoje… Restpove li rampas al la kuirejo, etendas la manon por unu kuketo kaj en tiu momento la edzino ekbatas lin per viŝtuko, dirante:
– Ne tuŝu! Tio por la funebra festeno!
StefKo (显示个人资料) 2019年2月14日下午1:15:41
Infanĝardeno. Malgranda Joĉjo sidas sur urinujo kaj ploras… Preterpasas unu patrino kaj demandas:
– Kio okazis, Joĉjo?
– Ĉar sinjorino diris ke kiam ni faros feketon, ni promenos…
– Kaj vi, malfeliĉulo, ne povas feki?
– Mi fekis, sed Malĉjo rabis mian feketon.
StefKo (显示个人资料) 2019年2月15日上午8:06:24
Dum kverelo, edzino, por dolori la edzon, diras:
– Kiam vi mortos mi subite edziniĝos!
– Kio interesas min la malfeliĉo de fremda homo? – respondas la edzo.
– Kaj kiam mi mortos vi reedziĝos? – demandas la edzino.
– Ne! Kia stulaĵo!
– Sed se vi edziĝos, ŝi dormados en mia lito...?
– Kvietiĝu, mi ne volas paroli pri tio.
La edzino daŭrigas:
– Kaj ŝi portados miajn vestojn?
– Kvietiĝu! Por kio ŝi bezonos viajn vestojn? Banjo estas pli juna kaj portas vestojn de mezuro M.
sergejm (显示个人资料) 2019年2月16日上午12:23:06
- Mi findrinkis, - diris Morto, ekvidinte Sciuron
*en Rusio sciuro (ruse: belka) estas simbolo de alkohola tremdeliro, kies koloron oni opinias blanka (ruse: belaja gorjaĉka), same kiel koloro de vodko.
sergejm (显示个人资料) 2019年2月16日上午7:29:41
*ruse mato signifas ankaŭ obscenan esprimon
sergejm (显示个人资料) 2019年2月16日上午7:48:52
Tio ĉi estis stranga kaj la partino kondukis ŝin al doktoro, kiu diris al la patrino, ke ŝia filino estas graveda. La patrino ne fidis kaj demandis la filinon:
- Ĉu vi estis kun knabo?
- Ne, - respondis la filino.
La doktoro ekstaris ĉe la fenestro kaj ion rigardis tien.
- Kion vi faras? - demandis la patrino al la doktoro.
- Tia evento okazis du mil jarojn antaŭ, kaj mi serĉas stelon, indikantan pri tio ĉi.
StefKo (显示个人资料) 2019年2月16日下午10:29:34
sergejm:- Mi finsaltis, - diris Sciuro*, ekvidinte Morton.Oni prononcas: "bjeŭka", ĉu ne?
- Mi findrinkis, - diris Morto, ekvidinte Sciuron
*en Rusio sciuro (ruse: belka) estas simbolo de alkohola tremdeliro, kies koloron oni opinias blanka (ruse: belaja gorjaĉka), same kiel koloro de vodko.
En Polujo en alkohola tremdeliro oni vidas blankajn musojn.
sergejm (显示个人资料) 2019年2月17日上午7:36:36
En iuj rusaj dialektoj oni prononcas 'л' kiel pola 'ł' sed tio neniam okazas en literatura lingvo.
sergejm (显示个人资料) 2019年2月17日上午9:41:23
- Tio ĉi estas por ajna incendia kazo.
*vortoj kiuj signifas nenion.
StefKo (显示个人资料) 2019年2月17日下午10:20:35
Dentistejo. El brakseĝo eliras ploranta knabeto. Lia patrino, kontenta ĉar liaj dentoj resanigitaj, diras al knabeto:
– Fileto, kion vi diros al la dentisto?
– Ci kaco!