去目錄頁

kiel uzi participoj

Matilda 69, 2007年3月30日

讯息: 29

语言: Esperanto

Matilda 69 (显示个人资料) 2007年3月30日下午7:07:54

Ĉu vi pensas ke oni povas uzi participojn sen la verbo esti?
ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantas

Alekso (显示个人资料) 2007年3月31日下午8:23:34

Matilda 69:Ĉu vi pensas ke oni povas uzi participojn sen la verbo esti?
ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantas
Al mi ŝajnas, ke tio estas eble nur en Edo...

mccambjd (显示个人资料) 2007年3月31日下午9:04:43

Matilda 69:ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantas
Mi estas skribanta = mi skribas, ĉu ne?

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年3月31日下午9:53:30

mccambjd:
Matilda 69:ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantas
Mi estas skribanta = mi skribas, ĉu ne?
Rusaj denaskuloj kaj malmultaj spertuloj jam uzas tiujn formojn por esprimi nuancojn de ia situacio: mi skribontis = mi estis skribonta, mi intencis ion skribi. Tio ne estas "mi skribos", ĉu ne?
Laŭ mia vidpunkto, por ne spertuloj skribi kaj paroli tiamaniere estas superflue.
Ni skribu kaj parolu kutime, mi petas.

pastorant (显示个人资料) 2007年3月31日下午9:55:33

mccambjd:
Matilda 69:ekzemple: mi estas skribanta = mi skribantas
Mi estas skribanta = mi skribas, ĉu ne?
Dum "Mi skribantas" ne estas prava Esperanto, mi kredas, ke oni povas kompreni vin. Mi kredas, ke ĝi estas bona ideo. Ido havas multajn bonajn ideojn. Eble, en deca tempo, homoj enhavigos la participon en oficiala Esperanto....

Frankouche (显示个人资料) 2007年3月31日下午10:09:04

Saluton okulumo.gif

Mi ne ŝatas la verbo "esti"

Esti tie, esti ĉi tie...

Mi ŝatus:

Mi estas skribante
Mi skribantas

...Mas skribante

-->Skribantemas

Sed mi ne sciias se la aliaj esperantistoj ŝatus tion...

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年3月31日下午10:34:02

Frankouche:Saluton okulumo.gif
Mi ne ŝatas la verbo "esti"
Esti tie, esti ĉi tie...
Mi ŝatus:
Mi estas skribante
Mi skribantas
...Mas skribante
-->Skribantemas
Sed mi ne scias se la aliaj esperantistoj ŝatus tion...
Nu, Nu!
Mi estis = mis, sed la vorto "mis-" esprimas ion alian.
Ĉu vin maltrankviliĝas la meritoj de lingvokreantoj?
Krome, skribi "Mi estas skribante" estas erare.
Vi povas skribi: "Skribante, mi elpensis novajn regulojn de Esperanto". Aŭ "Mi estas, skribante la mesaĝon, kreanto de nova lingvo". Nomu ĝin ekzemple Frankido.
Malica mi estas.
Unue, ni mem devas evoluigi niajn lingvouzadojn, nur poste ion krei.
Alifoje, vin atendas idistoj.

Frankouche (显示个人资料) 2007年3月31日下午10:52:45

sed la vorto "mis-" esprimas ion alian.
"Mis" estas prefikso, mi ne diros ke estas "vorto".

La pronomoj ŝajnas verbojn kun la fino "-i".
Mi ne vidas kial oni ne povus uzi ilin tiel verbojn.
--> Ne videmas kial ne poveonus uzi ilin tiel verbojn

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年3月31日下午11:10:17

Frankouche:
sed la vorto "mis-" esprimas ion alian.
"Mis" estas prefikso, mi ne diros ke estas "vorto".

La pronomoj ŝajnas verbojn kun la fino "-i".
Mi ne vidas kial oni ne povus uzi ilin tiel verbojn.
--> Ne videmas kial ne poveonus uzi ilin tiel verbojn
Vi min certigis. Afiksoj ne estas vortoj, sed estas vortopartoj.
Vi ankaŭ povas skribi kiel vi ŝatas.
Bonvolu instrui min pri via lingvo.

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年3月31日下午11:22:30

Kara Frankouche!
Via lingvo multe similas al la rusa! Kial?
Ni, rusoj, povas paroli sen pronomoj. Niaj verboj havas ecojn de pronomo. Ankaŭ poloj preskaŭ ne uzas pronomojn.

Vi kreis malnovan manieron de konjugacio.

Mi proponas al vi ankaŭ pripensi uzadon de "-in" en viaj verboj. La rusa lingvo jam uzas tiun.

回到上端