去目錄頁

kongresoj de esperanto

neitush, 2004年8月1日

讯息: 20

语言: Esperanto

neitush (显示个人资料) 2004年8月12日上午10:58:05

dankon ke vi skribis!

kiu estis en la kongreso?

kiom da tempo estis la kongreso.

kiom da homoj estis?

Marly (显示个人资料) 2004年8月16日上午12:23:17

Neitush, la Kongreso okazis ekde 18-a gxis 22-a julio kaj iris reprezentantojn de Kubo, Portugalo, Germanio, Hispanio, Japanio krom gravaj brazilanoj esperantistoj. Estis cxi tie pli malpli kvar centoj da homoj.

Estis bonega sperto por mi.

neitush (显示个人资料) 2004年8月19日下午3:53:46

O tre bele!

Trezoro (显示个人资料) 2004年8月24日下午4:25:40

Mi estis en du UK: Berlina kaj Zagreba kaj en 14 kongresoj de SAT kaj en multaj aliaj arangxoj kaj mi povas diri, ke kongresoj estas bonega okazo trovi tie amikojn de la tuta mondo, praktiki Esperanton parolante kun amikoj pri la plej diversaj temoj kaj sxargxi sin, ke post reveno hejme ankorau longe brilu la okuloj kaj varmu la koro. Venontjare UK estos en Litovio, en la cxefurbo Vilnius, venu tien por sperti, ke vere valoras ne nur rete uzi esperanton.

neitush (显示个人资料) 2004年8月25日上午4:47:16

kiel vi estis je tre multaj kongresoj?

Razeno (显示个人资料) 2005年1月16日下午4:08:16

Saluton. Mi estis en Seulo por partopreni en UK en 1994. Estis amaso da homoj. Sed inter tio, mi trovis S-no Reisel kaj kelke da aliaj kiuj estis tre afablaj.

Okazos Azia Kogreso de Esperanto en Nepalo (4-8 marto 2005). Mi invitas vin c'iujn por portopreni tien.

Amike Razeno

vintermann (显示个人资料) 2005年2月8日下午3:23:58

Nepalo? Ĉu tio estas sekura?

celinajankow (显示个人资料) 2008年9月23日下午5:55:00

SALUTON1Mia esperanto ne estas bona,ĉar mi mallonge ĝi studas tia lingvo.Mi ĉiuj informas,ke en 2009 en Bialistoko.en Pollando,ESTOS KONGRESO..

Miland (显示个人资料) 2008年9月23日下午6:22:42

Saluton! La 94-a Universala Kongreso ja estos en Bjalistoko, Pollando, la naskiĝurbo de Zamenhof. Bona ideo iri, se cirkonstancoj permesos. Jen la retpaĝo.

Mi ĉe-estis la UK en Roterdamo antaŭ du monatoj. Memorinda, ĉe-estinda okazo! Jen viki paĝo pri ĝi.

Kaj jen viki paĝo pri ĉiuj UKoj.

sinjoro (显示个人资料) 2008年9月29日下午1:25:52

Krome, ĉi tie vi trovos paĝaron de LKK de la UK en Bjalistoko. Ni aperigos tie utilajn informojn pri la urbo, la regiono, Pollando kaj la kongreso mem.

回到上端