去目錄頁

Denove pri pli-malpli

Terurĉjo, 2007年6月13日

讯息: 3

语言: Esperanto

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年6月13日下午11:53:19

Ĉu estas ĝuste skribi (uzi ĝenerale):
Mi pli ŝatas..., ol...

aŭ necesas skribi:
Mi pli multe ŝatas..., ol...

Alia nekompreneblaĵo:

Mi ricevis pli da poentoj, ol vi.

Mi ricevis pli multe da poentoj, ol vi.

Kiel estas ĝuste?

RiotNrrd (显示个人资料) 2007年6月14日上午12:05:39

Terurĉjo:Ĉu estas ĝuste skribi (uzi ĝenerale):
Mi pli ŝatas..., ol...

aŭ necesas skribi:
Mi pli multe ŝatas..., ol...
Mi skribus "Mi pliŝatas X-on ol Y".

黄鸡蛋 (显示个人资料) 2007年6月14日上午3:33:53

La vorto "pli" estas adverbo, do ĝi povas stari mem. Sed iam oni devas skribi la vorton, kion "pli" priskribas, por ke ne okazu miskompreni.
Tial, "Mi pli ŝatas... ol..." estas tute prava frazo.
Kaj ankaŭ "pli da..." pravas, ĉar ĉiuj scias ke ĝi signifas "pli multe da...".
Aliflanke, mi ne tre rekomendas "Mi pli multe ŝatas... ol...", ĉar "pli" en "Mi pli ŝatas" rekte priskribas la econ de ŝato. Se "multe" estas adjekto de "ŝati", mi sentas strangon. Fakte en la franca oni uzas "mieux", kio signifas "pli bone", sed ne "pli multe".

回到上端