前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

貼文者: cFlat7, 2011年12月25日

訊息: 8962

語言: Esperanto

Vinisus (顯示個人資料) 2020年1月15日上午11:07:52

Ĉiam oni vidas la problemon en alia persono kaj la eraron stampitan sur ties vizaĝo.

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年1月16日上午3:32:38

Vane li provis eviti la torton, kiu rapide flugis al li, post kiam aliulo ĵetis ĝin al li.

Vinisus (顯示個人資料) 2020年1月16日下午12:00:58

La okazon de morala kresko permesata de la vivo oni devas profiti, saĝe kaj akurate, ĉar la sinsekvo de la tempo estas neevitebla. Vole-nevole baldaŭ oni ne plu ekzistos.

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年1月17日上午4:45:00

Esenco de vulkana elsputo (erupcio) estas varmege fandita roko, kiu finfine malvarmiĝos, rigidiĝos, kaj solidiĝos.

Vinisus (顯示個人資料) 2020年1月17日下午12:43:53

Se iu akuzas min, mi certe ne fariĝos vulkano, sed mi devas serĉi la kaŭzon de la malbono, kaj elradikigu ĝin. La dialogo ĉiam devas okazi sen maldolĉeco.

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年1月19日上午5:29:44

Mistero okazis, kiam mi parolis kun li kaj li trankvile rakontis al mi, ke li estas eksterterano.

Vinisus (顯示個人資料) 2020年1月19日下午4:47:17

Estas li via kamarado kaj amiko ĉe la vivovojo, ĉe la malfacila grimpado al la monto de la eterneco.

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年1月20日下午7:49:46

En la plej granda vidpunkto, ni povas vidi pli bone nian propran signifon.

Vinisus (顯示個人資料) 2020年1月20日下午11:38:28

Se mi bone pripensas pri mia signifo sur la tersurfaco mi tuj subite konkludas, ke mi estas mortema, kaj ke baldaŭ mi ne plu ekzistos, kaj venos alia familio loĝi en mia portempa domo, certe, ili scios nenion pri mia ekzistado.

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年1月21日上午5:42:20

El la ĝenigaj pensoj venis unu, kiu donas iom da espero: eble multaj homoj lernos paroli la internacian lingvon!

回到上端