前往目錄

Cxu eble la "Lernu!" anoj povus krei sian Esperantan vortaron?

貼文者: Dominique, 2005年4月10日

訊息: 5

語言: Esperanto

Dominique (顯示個人資料) 2005年4月10日上午8:32:05

Mi tre sxatas la vortaron, estas certe
utila ilo. Tamen, kelkfoje mi trovas
vortojn ke bedauxrinde malekzistas en
la nuna vortaro, ecx vortojn en la
"lernu" kursoj. Ankaux mi opinias ke
mankas ekzemplojn por precizi la
signifon. Do mi pensis: cxu estus
bone se esperantistoj anoj de "lernu"
povus krei kaj plibonigi sian vortaron?
Ni povus aldoni novajn vortojn aux
ekzemplojn ktp. Eble "lernu" povas
krei sian vortaron kun la helpo de
siaj multaj anoj, iom kiel la
vikipedia modelo. Iom post iom,
gxi povas kreski kaj plibonigxi.

Cxu vi sxatas la ideon?

rosto (顯示個人資料) 2005年4月10日下午9:16:26

Bona ideo sed ne sufiĉe klara. Praktike temas pri vorta derivado en Esperanto. Ĉia senco esperante povas esti esprimata per ekzistaj radikoj. Se mankas ekzemploj, por tio en interreto ekzistas ja vasta esperanta literaturo. Vidu ankaŭ "hejma vortaro" ĉe http://www.helsinki.fi/~jslindst/hejmvort.html

rosto (顯示個人資料) 2005年4月13日下午9:28:39

Jen laŭ la temo. Ĉu la finaĵo -u en "ti-u, i-u" kaj en "lern-u, ir-u" havas tute alia senco? Ĉu estas io komuna? Jes, komuna estas montrofingro!
Oni povas montri al i-u per montrofingro kaj diri: "Jen, ti-u". Oni povas montrofingrumi al ĉi-u, sed oni ne povas fari tio kun "i-o, ti-o aŭ ĉi-o"!
Ankaŭ oni povas montrofingrumi kaj diri: "lern-u, ir-u, lekt-u, far-u tio au alio".
Montrofingrumo esprimas ja ne nur montro, sed ankaŭ ordono, imperativo.
Montrofingrumo eble estas unu el la plej internaciaj gestoj, kaj tio Esperanto spegulas.
Finaĵo -u do estas "montrofingra", kaj montrofingro estas ankaŭ "u-fingro".

rosto (顯示個人資料) 2005年4月18日下午4:50:09

Per niaj lipoj ni povas esprimi diversajn emociojn. Ni povas lipumi divers-maniere: bon-lip-umi aŭ ĝoj-lip-umi (ili nomas tio "rideti"), ve-lipumi, fi-lipumi, lipumi kurbe, streĉe aŭ iel alie.
Kiam ni ridas kurte kaj mallaŭte, faras sonoj tipe "hm!", "fh", "he!", "hi-hi!" aŭ simile, tiam ni certe ridetas.
Kial ili diras "lernu Esperanton kaj ridetu"? Ĉu Esperanto estas ridinda? Mi mem preferas ĝojlipumi.

Altebrilas (顯示個人資料) 2020年2月19日下午2:59:54

Mi ne konis tiun teorion. Ne tiu de la spamo, ĉar ĝi certe signifas ke iu volas enspezi monon aŭ malŝatas esperanton (eble ambaŭ, cetere, se la spamisto ankaŭ estas pagata por tiu laboraĉo).

Eble tio ankaŭ uzeblas por nomi mienojn okulumo.gif , ;-', ktp... Sed oni ne forgesu ke aliaj partoj de la vizaĝo moviĝas pro emocioj: okuloj, nazo, dentoj, brovoj...

回到上端