前往目錄

Al kiu mi helpas?

貼文者: Terurĉjo, 2007年8月30日

訊息: 10

語言: Esperanto

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年8月30日上午4:36:50

Mia filino bezonis helpon kaj petis min helpi.
Poste mi rakontis pri tio (en Esperanto per Skajpo), sed subite komprenis, ke en mia menso okazis io stranga (rusoj ŝerce diras: tegmento forveturis), ĉar mi ekdubis, kiel ĝuste tion diri:
Mia filino petis min, ke mi helpu al ŝi (aŭ al si?)?
Mia filino petis min helpi al ŝi (aŭ al si?)?

Helpu al mi shoko.gif

Mendacapote (顯示個人資料) 2007年8月30日上午6:42:22

Mia filino petis ke mi helpu ŝin.

Mielo (顯示個人資料) 2007年8月30日上午8:50:16

aŭ:

Mia filino petis mian helpon.

黄鸡蛋 (顯示個人資料) 2007年8月31日上午1:03:46

Mia filino petis min por helpo.
Mia filino petis, ke mi helpu ŝin.

Ĉi tiuj du frazoj estas ambaŭ korektaj kaj naturaj.

Jen la frazo estas korekta sed ne rekomendata:
Mia filino petis min helpi ŝin.
ĉar ĝi havas du objektojn, kiuj, kvankam, ne estas de la sama verbo.

Kaj la jena frazo estas nekorekta:
Mia filino petis min helpi sin.
ĉar post infinitivo "si" montras al la subjekto de la infintivo, sed ne la frazo. Kaj ĉi tie la subjekto de "helpi" estas "mi", do "si" ne povas esti uzata.

galvis (顯示個人資料) 2007年10月6日下午5:49:34

Maniero por scii se verbo estas transitiva, konsistas en skribi ĝin laŭ pasiva frazo.

---Ĉu ekzistas metodo por scii se mi devus uzi:
sia, aŭ : lia-ŝia-ĝia-ilia, formojn ?---

Mi antaŭdankas.

mnlg (顯示個人資料) 2007年10月6日下午6:25:52

galvis:Maniero por scii se verbo estas transitiva
En bazlernejo mia instruistino tiel sugestis nin: se vi povas demandi al la verbo "kion? kiun?" kaj havi respondon, do la verbo estas transitiva.

Mi vidas. Kion? Kiun? domon. La verbo estas transitiva.

Mi enuas. Kion? Kiun? Oni ne povas havi respondon; la verbo estas netransitiva.

Ĉi tiu metodo estas eble pli bona por la itala, ĉar en esperanto oni foje povas forpreni prepozicion kaj almeti finaĵon -n (mi aŭdis iun diri "mi enuas lin", por celi, ke li enuis pro iu certa persono), sed espereble ĝi ankoraŭ povas utileti.

黄鸡蛋 (顯示個人資料) 2007年10月7日上午6:07:38

galvis:---Ĉu ekzistas metodo por scii seĉu mi devus uzi:
sia, aŭ : lia-ŝia-ĝia-ilia, formojn ?---
Unue, 'si' ne povas esti subjekto, nek povas io 'sia'. Do oni ne povas diri "Li scias ke si estas malbona""Li scias ke sia filino havas sekreton".

Due, 'si' montras al la subjekto de la frazo(aŭ la subfrazo), kaj estas facile scii kio estas la subjekto. Se vi volas uzi proponon por montri la subjekton, ĉiam uzu 'si'. Do uzu 'sia' se la afero estas de tio, kion la subjekto montras.

Ekz. Li ne amas siajn katojn. (La katoj estas liaj, de la homo ne amantan ilin.)
Li ne amas liajn katojn.(La katoj estas de alia homo, ne de la homo ne amantan ilin.)

Sed notu ke infinitivo ankaŭ povas havi novan subjekton.

Ekz. Li ne permesas ŝin fari ĉion laŭ sia maniero. (La maniero ne estas lia, sed ŝia)

Fakte, en mia vortaro troviĝas uzado, en kiu "sia" signifas "propra", kaj povas ne rilati al la subjekto. Sed mi malofte vidas tian uzadon.

galvis (顯示個人資料) 2007年10月12日上午1:01:49

Ĉu mi povas diri ?

1)
Li ne amas la katojn de li mem ,
Anstataŭ,
Li ne amas sianjn katojn.

2)
Li ne amas la katojn de li,
Anstataŭ,
Li ne amas liajn katojn.

3) Li ne permesas ŝin fari ĉion laŭ ŝia propra maniero,
Anstataŭ,
Li ne permesas ŝin fari ĉion laŭ sia maniero.

mnlg (顯示個人資料) 2007年10月12日上午6:13:18

galvis:
1)
Li ne amas la katojn de li mem ,
Anstataŭ,
Li ne amas sianjn katojn.
(siajn)
Jes.
2)
Li ne amas la katojn de li,
Anstataŭ,
Li ne amas liajn katojn.
Jes.
3) Li ne permesas ŝin fari ĉion laŭ ŝia propra maniero,
Anstataŭ,
Li ne permesas ŝin fari ĉion laŭ sia maniero.
Ne. "sia" celas la subjekton. En ĉi tiu frazo la subjekto estas "li". Do se vi celas "ŝia maniero", devas resti "ŝia".

galvis (顯示個人資料) 2007年10月23日下午8:36:02

--- Kial uzi : tio, ke --- kaj ne simple :
ke, en frazoj kiel :

La diferenco inter al kaj ĝis estas TIO, KE al indikas nur direkton, dum ĝis fiksas ankaŭ la limon.

Ĝis.

回到上端