前往目錄

IJK-2008.

貼文者: ildi74, 2007年11月11日

訊息: 6

語言: Esperanto

ildi74 (顯示個人資料) 2007年11月11日下午8:25:12

Saluton!

La Internacia Junulara Kongreso 2008 okazos en Szombathely, Hungario. Ĝi daŭros de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto. La kongresa temo estos Minoritataj Rajtoj.

http://esperanto.net/ijk2008

Matthieu (顯示個人資料) 2007年11月11日下午9:02:03

Mi ŝatus partopreni en tia kongreso, sed mi ne scias, kiel mi klarigos al miaj gepatroj, ke mi volas iri sole al Hungario. okulumo.gif

Umlaŭto (顯示個人資料) 2007年11月12日下午1:50:44

Se vi demandos al ili sufiĉe simple, eble ili tiom konfuziĝos ke ili lasos vin iri.

"Paĉjo, Panjo, ĉu mi rajtas iri al Hungarujo?"

ildi74 (顯示個人資料) 2007年11月12日下午6:08:28

Mutusen:Mi ŝatus partopreni en tia kongreso, sed mi ne scias, kiel mi klarigos al miaj gepatroj, ke mi volas iri sole al Hungario. okulumo.gif
Venu kun viaj gepatroj! ridulo.gif

Sxak (顯示個人資料) 2007年11月13日下午1:56:40

Mutusen:Mi ŝatus partopreni en tia kongreso, sed mi ne scias, kiel mi klarigos al miaj gepatroj, ke mi volas iri sole al Hungario. okulumo.gif
Vi ja jam estas 17jara! Kaj loĝas proksime al Hungario! Kaj ambaŭ landoj tiam estos ŝengenaj!. Do vi simple nenion diru al ili, aĉetu trajnbileton kaj post 5 horoj vi estos tie.

ildi74 (顯示個人資料) 2007年12月10日下午5:57:52

Ĉi tie estas la aliĝilo: http://esperanto.net/ijk2008/alighilo.php
sal.gif

回到上端