Pluralo aŭ singularo?
貼文者: Terurĉjo, 2007年11月13日
訊息: 18
語言: Esperanto
Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年11月13日下午7:35:46
Ekzemple: restis 4771 simboloj en la mesaĝo aŭ restis 4771 simbolo en la mesaĝo?
Mi demandas, ĉar tiukaze mia gepatra lingvo postulas uzi singularon.
Kion postulas Esperanto?
mnlg (顯示個人資料) 2007年11月13日下午7:37:47
En la finna se mi bone memoras oni uzus partitivon, t.e. "1000 da simbolo".
Jasminka (顯示個人資料) 2007年11月13日下午8:03:45
Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年11月13日下午8:10:21
Sed mi havas sekvan demandon: pri okulvitroj.
Ĉu la vorto en Esperanto ĉiam havas multenombron?
Ekzemple, kiom da okulvitroj havas mnlg sur la avataro?
Se la respondoj estos: mnlg havas unu okulvitron aŭ unu okulvitrojn, ambaŭ estos sensencaj.
Jasminka (顯示個人資料) 2007年11月13日下午8:15:20
En la foto mnlg estas kun okulvitroj.
Matthieu (顯示個人資料) 2007年11月13日下午8:26:20
Mnlg, vi pravas pri la finna.
Parolante pri pluralo, kio okazas kun nombroj inter unu kaj du?
Ĉu oni diras “1,5 gramo” aŭ “1,5 gramoj”?
(La regulo, kion mi uzas mialingve estas singularo ekde strikte du, do “1,5 gramo”. Tamen mi ne certas, ĉu oni faras same Esperante.)
mnlg (顯示個人資料) 2007年11月13日下午8:28:39
Terurĉjo:Ekzemple, kiom da okulvitroj havas mnlg sur la avataro?En mia persona bildeto aperas nur unu lenso el miaj okulvitroj.
Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年11月13日下午9:32:27
mnlg:En mia persona bildeto aperas nur unu lenso el miaj okulvitroj.Aŭ duono de okulvitroj, tio estas okulvitro.
Mutusen:Ĉu oni diras “1,5 gramo” aŭ “1,5 gramoj”?1,5 estas unu kaj duono gramoj, ĉar estas pli ol unu.
1,6 estas unu kaj ses dekonoj de unu gramo.
Ŝajne, ke mi mem implikiĝis.
mnlg (顯示個人資料) 2007年11月13日下午11:24:41
Terurĉjo:1,5 estas unu kaj duono gramoj, ĉar estas pli ol unu.Ha ha, kaj nun mi frenezigu vin. Oni diras "0,6 gramoj" (*) kvankam tiu kvanto estas malpli ol unu
(*) = Almenaŭ, tiel mi supozas...
Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年11月13日下午11:36:36
Estas vasta kampo por bone cerbumi la problemon.
Miavice mi konsultos niajn spertulojn pri la uzado de tia maldika demando, kiel la uzado de singularo kaj pluralo. Rompu ili cerbojn.