Mano kaj piedo
貼文者: Terurĉjo, 2008年1月17日
訊息: 4
語言: Esperanto
Terurĉjo (顯示個人資料) 2008年1月17日下午6:07:11
Mi tenas la ŝaŝlikojn en manoj (en la foto maldekstre). Sed ruse mi dirus, ke mi ilin tenas en brakoj, ĉar la vorton "mano" ni preskaŭ neniam uzas.
Ruse "рука" - mano aŭ brako (mi ne scias)estas parto de homa korpo de ŝultro ĝis la finoj de fingroj.
mnlg (顯示個人資料) 2008年1月19日上午12:00:42
Terurĉjo:Ĉu mano apartenas al brako kaj piedo al kruro?Jes. Mano estas post pojno. Piedo estas post piedartiko.
Por mi estas strange, ke mano kaj brako estas apartaj vortoj. Kio estas brakumo? Ĉu manpremo?brakumo estas ĉirkaŭpreno per brakoj.
Ruse "рука" - mano aŭ brako (mi ne scias)estas parto de homa korpo de ŝultro ĝis la finoj de fingroj.Mi ne sciis tion. Interese!
Achnaton (顯示個人資料) 2008年1月30日上午8:04:39
Ĉevalo (顯示個人資料) 2008年2月2日上午5:53:48
MANO + POJNO + ANTAŬBRAKO + KUBUTO + ŜULTRO = BRAKO