"Multe da" kaj akuzativo
貼文者: guyjohnston, 2008年3月5日
訊息: 12
語言: Esperanto
黄鸡蛋 (顯示個人資料) 2008年3月9日上午1:10:16
Vi ne povas uzi "ioma(j)" anstataŭ "iom da".Estimata sergejm, mi pensis kiel vi ĝis mi trovis en ĉiu vortaro ke "ioma" signifas "iom da". Mi ne scias kial estas tiel, sed tio veras.
La respondo al "kiom da" estas unu, du, tri.
La respondo al "kioma" estas unua, dua, tria.
sergejm (顯示個人資料) 2008年3月9日上午8:38:30
黄鸡蛋:Estimata sergejm, mi pensis kiel vi ĝis mi trovis en ĉiu vortaro ke "ioma" signifas "iom da". Mi ne scias kial estas tiel, sed tio veras.Vere, kiel diras PMEG kaj ReVo, ioma, ĉioma kaj nenioma havas ampleksan signifon. Sed kioma kaj tioma havas vicordan signifon.
Do restas problemo kun kiom kaj tiom.
En traduko de parolo de policisto Svistulkin (Faifulo) de La Suna Urbo kun Nesciulo vi povas uzi "Kiometon" - li aldonas -et- preskaŭ al ĉiu vorto.