前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Geografia Ludo (Mi pensas pri urbo)

貼文者: LiamBeaman, 2016年5月23日

訊息: 664

語言: Esperanto

LiamBeaman (顯示個人資料) 2016年5月23日上午4:49:29

Jen eta ludo kiun mi kreis. La ludo estas simpla.

Iu pensas de loko (urbo) ie en la mondo.

Tiu homo donas kelkajn aludojn al la respondantoj.

La respondantoj provas diveni kiu urbo ĝi estas, per "Jes aŭ ne" demandoj (demandoj kiuj facile respondeblas per nur la vortoj jes kaj ne).

La ulo kiu finfine divenas la urbon ĝuste, pensas de nova urbo kaj la ludo ripetas.

Jen ekzemplo:

La aludoj: "Mi pensas de urbo.
Ĝi estas en la orienta hemisfero.
Ĝi estas en lando kiu parolas tonan lingvon.
Ĝi havas marbordon."

Respondanto: "Ĉu la urbo estas Ŝanhajo?"
"Ne."
"Ĉu ĝi estas en Ĉinio?"
"Jes."
"Ĉu Pekino?"
"Jes! Vi pravas! Nun via vico!"

Jen la unua vico:

Mi pensas de urbo...
Ĝi estas en la Okcidenta Hemisfero.
Ĝi ne estas en Usono. Ĝi ne estas en Nord-Ameriko.
Ĝi estas la ĉefurbo de sia lando.

Kio ĝi estas?

Rachaelz (顯示個人資料) 2016年5月23日上午5:23:22

Ĉu ĝi estas en Sud-Ameriko?

Серёга (顯示個人資料) 2016年5月23日上午8:01:06

Braziljo? (ĉefurbo)

LiamBeaman (顯示個人資料) 2016年5月23日下午3:17:48

Rachaelz:Ĉu ĝi estas en Sud-Ameriko?
Jes, ĝi estas en Sud-Ameriko.

Серёга, ne, la urbo ne estas en Brasilo.

Vinisus (顯示個人資料) 2016年5月23日下午4:04:07

Bonaero (Argentino)

Серёга (顯示個人資料) 2016年5月23日下午6:07:10

Santiago de Chile

LiamBeaman (顯示個人資料) 2016年5月23日下午6:40:42

Vinisus kaj Серёга, ne kaj ne. Ambaŭ tro sude.

Серёга (顯示個人資料) 2016年5月23日下午7:30:19

Karakaso

dobri (顯示個人資料) 2016年5月24日上午8:19:10

Ĉu ĝi troviĝas ankaŭ en suda hemisfero?
Parenteze Pekino ne troviĝas sur marbordo.

LiamBeaman (顯示個人資料) 2016年5月24日下午6:45:56

dobri:Ĉu ĝi troviĝas ankaŭ en suda hemisfero?
Parenteze Pekino ne troviĝas sur marbordo.
Pekino estas en la norda hemisfero, sed ankaux la orienta hemisfero... mia urbo estas en la okcidenta hemisfero kaj la suda hemisfero...

Серёга, ne, tro norde... Ankaux Karakaso estas en la norda hemisfero.

回到上端