前往目錄

Malofta-vortfarado Ludo

貼文者: cFlat7, 2016年7月17日

訊息: 195

語言: Esperanto

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月17日下午12:11:58

Ne tro ambicio.
Malpli da posedo, malpli da tedo --- asertas popola proverbo.
Troa ambicio frenezigas, se ĝi jam ne malfeliĉigis.

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月18日上午2:14:00

filin-o = ina ido de patro kaj patrino
fi-lin-o = malpura lino

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月18日下午12:16:50

Malmamulo estas besto kiu ne nutras siajn idojn per lakto.
Esperantisto, kiu parolas samtempe Esperanton kaj sian denaskan ligvon,
ankaŭ estas malmamulo, ĉar li aŭ ŝi estas krokodilo.

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月19日上午2:31:20

paper-ar-o = kolekto de papero
pap-erar-o = eraro, kiun la Papo agas

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月19日下午12:51:40

Salikoko= malgranda dekkruraj krustaco.
Sali-kokon = meti salon en la kokon por ke ĝi estu bongusta. Por mi terura afero, ĉar mi ne manĝas viandon.

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月20日上午2:53:12

[Ha, mi ankaŭ ne manĝas viandon!]

pretend-i = postuli ion, pri kiu oni asertas, ke oni havas rajton super ĝi
pret-end-i = devas esti preta

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月20日下午12:09:53

[Ha, mi ankaŭ ne manĝas viandon!] Gratulegooooo!!!

malkareco= malalta prezo.
Tempo de malkareco dum kiu la vivkosto estas malalta.

1 trovo en Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, diversaj personoj, 1904
o ĉirkaŭ 7 dolarojn (en librejoj 15 dolarojn). La malkarecon de la libroj d-ro Vincent atingas per la

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月21日上午2:30:29

[malkareco ... eble ĝi devenis el la angla. "dear" (kara), kiu signifas, ke io havas valoran, altan prezon; do la malo = malkareco?]

suker-o = kristala, blanka, dolĉa substanco
suk-er-o = guto de suko

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月21日上午11:38:54

Turisto = homo vojaĝanta por plezuro aŭ sporto.

tur(o)-isto = homo, kiu konstruas turon, ist/= Suf. signifanta profesio..

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月23日上午2:10:27

re-vid-o = rea vidado
rev-id-o = infano de taga sonĝo

回到上端