前往目錄

Ĉu "Россня" aŭ "Россия" estas skribita sur la rusa uniformo de Olimpikoj?

貼文者: marco_, 2016年8月14日

訊息: 2

語言: Esperanto

marco_ (顯示個人資料) 2016年8月14日下午10:53:47

La vorto "Россия" estas la nomo de la lando en la rusa lingvo, ĉu ne? Ĉu "Россня" aŭ "Россия" estas skribita sur la rusa uniformo de Olimpikoj?

harlandski (顯示個人資料) 2016年8月14日下午11:51:00

Saluton! Mi povas certe diri, ke la vorto estas "Россия". La vorto sur la formoj estas skribita kvazaŭ per la malnova rusa alfabeto, en kiu "и" kaj "н" estas vere tre similaj (sed ne samaj). Se vi akribe rigardas, la horizontala linio estas iomete pli alta je la dekstra flanko, do temas pri "и" kaj ne "н".

Por kompari la variaj skribmanieroj de "и" kaj "н" en la rusa, vidu ekzemple ĉi tiun bildon, en kiu "старинные шрифты" estas skribita per variaj malnovaj tiparoj. La dua kaj la sesa estas speciale temrelataj al via demando.

回到上端