前往目錄

numero de esperantistoj

貼文者: toni692, 2006年6月4日

訊息: 8

語言: Esperanto

toni692 (顯示個人資料) 2006年6月4日下午9:31:13

oni devus kalkuli kiom da personoj konas, lernas, parolas kaj uzas la E-on en la diversaj landoj kaj en la mondo.
Unua propono:
ni komencu mendoliston, ekz.kiel:
n-ro|nomo/lernuid.|lando|naskiĝdato|
E-o nivelo|uzado|ekde|retpoŝto:
--------------------------------------------
1|Kas, Toni|toni692|HU|22.11.44|meza/bona||
regule/ofte|1974|akas1122@hotmail.com|

tibisko0608 (顯示個人資料) 2006年8月1日下午5:50:20

Mi proponas unue kalkuli la minimuman numeron tiel:

El la jarlibro de la UEA oni povus sumigi la oficialajn - do jarkotizon paĝantajn - membrojn de la landaj E-o asocioj.
Interesa estus la ŝtatistiko de la membro ankau kiel procento de la loĝantaro de la landoj.
Konsiderinda estas la membroj de la lernu lau la landoj kaj speciale la kreskado de la mambraro. Ĉu ne?

tibisko0608 (顯示個人資料) 2006年8月2日上午10:36:03

au esperantantoj?

Utila eblus distingi la uzantojn de la lingvoj kiuj eventuale ne ŝatas aparteni al ia movado.

Pli necesa estus scii kie, kiom da homoj povas kaj deziras uzi la E-on.

Kiel oni povus komenci?

Iu proponus?

toni692 (顯示個人資料) 2006年8月21日下午3:50:19

tibisko0608:au esperantantoj?

Utila eblus distingi la uzantojn de la lingvoj kiuj eventuale ne ŝatas aparteni al ia movado.

Pli necesa estus scii kie, kiom da homoj povas kaj deziras uzi la E-on.

Kiel oni povus komenci?

Iu proponus?
Eble per la ŝtatistiko de la lernu.
Kvankam la kategorioj de la lingvonivelo estas tute subjektiva - oni povus aldoni la numeron de la sukcesaj ekzamenoj? - tamen la numero povus montri interesan dividon. Ĉu ne?

T0dd (顯示個人資料) 2006年9月14日上午3:00:07

Mi devas komenti, ke la titolo de ci tiu mesaĝ-fadeno devus esti nombro da esperantistoj, anstataŭ "numero de experantistoj."

toni692 (顯示個人資料) 2006年9月14日上午8:35:01

T0dd:Mi devas komenti, ke la titolo de ci tiu mesaĝ-fadeno devus esti nombro da esperantistoj, anstataŭ "numero de experantistoj."
Dankon, vi pravas, sed mi ne scias kiel korigi eraron en la titolo. malgajo.gif

T0dd (顯示個人資料) 2006年9月18日下午10:26:07

toni692:
T0dd:Mi devas komenti, ke la titolo de ci tiu mesaĝ-fadeno devus esti nombro da esperantistoj, anstataŭ "numero de experantistoj."
Dankon, vi pravas, sed mi ne scias kiel korigi eraron en la titolo. malgajo.gif
Ne gravas, mi komprenis vin klare.

mungojelly (顯示個人資料) 2006年9月30日下午3:42:24

Mi ne scias kiom da Esperantistoj ekzistas; mi scias sole ke nun estas unu pli Esperantisto ol antaŭe: Mi. Dum longatempe mi studas la E-o sed mi neniam kuraĝis paroli ĝin. Nun mi parolas.

Esperanto konstruis malrapide en mia koro. La amo de la lingvo, ne sole la faktoj de la vortoj. Kiel ni dirus kiom da Esperantistoj? Ĝi estas korsekreto. Eble ekzistas tre multaj Esperantistoj kiu estas nevidebla.

kare,
mungojelly

(kaj jes, spertuloj, korektu mian e-on, bonvolu!)

回到上端