前往目錄

Hodiaŭigita pralingvo

貼文者: Filu, 2008年4月19日

訊息: 51

語言: Esperanto

Filu (顯示個人資料) 2008年4月19日下午10:47:44

Prahomo tie ĉi kaj tie en la lernu!a forumaro:gne ?
Tio certe estas pli konciza kaj simpla lingvaĵo, ol ebligite de Esperanto aŭ eĉ Tokiponao, sed ĉu vere eblas per ĝi nuanci sufiĉe por sin esprimi per skribaĵo sen al ĝi aldoni ankaŭ desgnon, geston, voĉon aŭ ian ajn alispecan nuancilon????

horsto (顯示個人資料) 2008年4月20日上午10:57:06

La ideo de unuvorta lingvo estas genia, mi miregas ke ĝis nun neniu havis tiun ideon. La lingvo estas certe la plej facile lernebla lingvo, aŭ ĉu ankaŭ nulvorta lingvo eblas?

Pinguin (顯示個人資料) 2008年4月20日上午11:18:00

horsto:La ideo de unuvorta lingvo estas genia, mi miregas ke ĝis nun neniu havis tiun ideon. La lingvo estas certe la plej facile lernebla lingvo, aŭ ĉu ankaŭ nulvorta lingvo eblas?
Jam estas simila lingvo en Kin Dza Dza, sed ĝi jam akiris iom pli da vortoj ol nur KU...

MV1 (顯示個人資料) 2008年4月20日上午11:32:42

Mirinda lingvo ĝi estas!
Oni povas lerni ĝin tre rapide.
Krome ĝi havas multajn nuancojn, kvankam mi ne scius diri kiajn. lango.gif

horsto (顯示個人資料) 2008年4月20日下午1:40:08

Rilate al klareco:
Mi devas konvesi ke mi ne ĉiam tute komprenas la saĝajn komentojn de Prahomo.
Parenteze:
Ĉu ni petu al Jev krei novan forumon por ĉi tiu lingvo kies nomo sendube estas Gne (Esperante: Gneo)?

Filu (顯示個人資料) 2008年4月20日下午2:18:54

horsto:Ĉu ni petu al Jev krei novan forumon por ĉi tiu lingvo kies nomo sendube estas Gne (Esperante: Gneo)?
Ege malabomeninda ideo!

Ni ankaŭ petu por Gnea versio de lernu!, Gneaj lingvohelpantoj por "Ana Pana" kaj "Ana renkontas" kursoj, Gnea vortaro, ...

horsto (顯示個人資料) 2008年4月20日下午3:42:14

Filu:
prahomo:gne ?
gne ?
Ne krokodilu ĉi tie!

Filu (顯示個人資料) 2008年4月20日下午4:11:50

horsto:
Filu:
prahomo:gne ?
gne ?
Ne krokodilu ĉi tie!
Bedaŭrinde ankoraŭ ne estas Gnea forumo por gnelingvanoj... ploro.gif

Endas do krokodili... ĝis nuntempe. Espereble la situacio rapide progresos en la venontaj tagoj kaj ekestoj Gnea diskutejo en lernu!

Terurĉjo (顯示個人資料) 2008年4月20日下午4:36:41

Propono:

Ĉiu lernu!-uzanto sendu al Prahomo kelkajn privatajn mesaĝojn nacilingve kaj gne-lingve okulumo.gifpor instrui ŝlin pri diversaj mondaj lingvoj.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2008年4月20日下午4:38:05

Mmm... mi havas demandon pri la gramatiko de la gnea:

gne ?

Mi esperas ke mi demandis ĝin ĝuste. Bonvolu korekti iujn ajn de miaj eraroj.

回到上端