前往目錄

Araba lingvo

貼文者: Leon14a, 2016年9月16日

訊息: 3

語言: Esperanto

Leon14a (顯示個人資料) 2016年9月16日上午1:12:09

Kiom da tempo necesas al oni por lerni araban lingvon? Ĉu tio malfacilas?
Havas arabanidajn amikojn mi kaj mi volas al ili paroli sialingve. Ĉu iu el vi iufoje ĝin parolis?
Viajn konsilojn ricevos bonvole mi.
Klarigeto; Ne volas mi arabelegi aŭ arabeskribi, Nur paroli.

opalo (顯示個人資料) 2016年9月16日上午6:22:34

La araba estas ĝenerale taksata malfacilan lingvon por denaskaj parolantoj de eŭropaj lingvoj. Ekzemple la usona registaro ĝin metis en sian "Kategorion V", por lingvoj kiuj postulas 2200 lecionhorojn.

Tamen, sendube inkludas tio skribon kaj atingon de tuta flueco en parolado. Estas rimarkinde, ke en la sama kategorio aperas la japana, kies skribo estas fifame malfacila, sed kiun miloj da junaj usonanoj lernas buŝe sen problemo.

Mia sperto estas ke preskaŭ ĉiuj grandaj lingvoj sen tonoj estas simile facilaj aŭ malfacilaj je la nivelo de ĉiutaga komunikado.

Koracio (顯示個人資料) 2016年9月18日下午5:02:00

La vorto de islamo venas el la masdaro (kiu estas unu tipo de verba substantivo) de IV. verbtribo de s-l-m. Do la verbo ŝajnas esti tre komplika.

回到上端