Al la enhavo

Ĉu vi interesiĝas pro motivojn de T-ĉemizojn?

de tortojboksisto, 2008-majo-07

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

tortojboksisto (Montri la profilon) 2008-majo-07 08:45:19

Saluton amikoj!

Mia nomo estas Anton kaj mi loĝas en germanio. Mi estas komencanto de esperanto.

Post demando de uzanton "Ted110" mi konstruis du motivoijn pro T-ĉemizojn.

La unuan baziĝi de blazonon sovetan.

Se vi volas havi la bildojn en pli bonan kvaliton kaj pli grandan, tiam skribas min per mesaĝo. Mi bezonas vian retpoŝtajn adresojn

Kun amiko saluto.

Anton

tortojboksisto (Montri la profilon) 2008-majo-07 08:48:46

Kaj la duan:

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2008-majo-07 15:13:35

Mi ŝatas ambaŭ Bildojn pro ilia bona Kvalito kaj alta Boneco. Sed mi pli prefere uzus la duan, ĉar ĝi ne uzas politikan Simbolismon.
… Kaj cetere mi finfine eksciis, ke Via Nomo estas Anton. okulumo.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-majo-08 17:44:35

homojKunHomoj:Mi pli prefere uzus la duan, ĉar ĝi ne uzas politikan Simbolismon.
Jes mi tute konsentas kun vi!

ermito (Montri la profilon) 2008-majo-08 18:50:12

homojKunHomoj: Sed mi pli prefere uzus la duan, ĉar ĝi ne uzas politikan Simbolismon.
Kaj al mi pli plaĉis ĝuste la unua, ĉar ĝi ne simple uzas la politikan simbolismon, sed reinterpretas politikan simbolon. Se mi bone komprenas, la blazono de USSR celis montri, ke la laborado estas la ilo unuigi la homaron ("laborantoj de ĉiuj landoj unuiĝu"). Tiu ĉi blazono de Anton asertas, ke E-o estas la vera unuigilo de la homaro.
USSR fiaskis, sed E-o plu floras! Do vivu E-o! rido.gif

novatago (Montri la profilon) 2008-majo-13 13:47:09

homojKunHomoj:Mi ŝatas ambaŭ Bildojn pro ilia bona Kvalito kaj alta Boneco. Sed mi pli prefere uzus la duan, ĉar ĝi ne uzas politikan Simbolismon.
… Kaj cetere mi finfine eksciis, ke Via Nomo estas Anton. okulumo.gif
Mi ne kritikos la bildojn kvankam mi pensas ke ĝi estus plibone paroli en esperanto kaj ne pri ĝi. Ĉu vi vidis multajn ĉemizojn, kiuj invitas vin per "parolu la angla, unu mondo, unu lingvo"? (tio taŭgas por la hispana, la ĉina, la franca...). Mi vidis multajn ĉemizojn kun anglaj frazoj, kun hispanaj frazoj, eĉ kun ĉinaj simboloj (mi ne scias ĉu ili havis bonan tradukon).

Ĝis, Novatago.

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2008-majo-13 23:00:30

Vi pravas, novatago. Tiaj T-Ĉemizoj ne ekzistas kaj estas bona ideo varbi nerekte. Aliaflanke ankaŭ hodiaŭ ekzistas ĉemizon kiel la I♥NY aŭ la multaj kun la brita Flago. Chiu lando propagandas sin kaj speciale sian kulturon. Ni rigardu tiuj motivoj tiel, kiel tiujn landproprajn propagandojn.
Kaj, jes, la ideo de nerekta verbado ne novas. En la germana forumo ni jam parolis pri tio. senkulpa.gif

novatago (Montri la profilon) 2008-majo-14 11:55:47

homojKunHomoj:Vi pravas, novatago. Tiaj T-Ĉemizoj ne ekzistas kaj estas bona ideo varbi nerekte. Aliaflanke ankaŭ hodiaŭ ekzistas ĉemizon kiel la I♥NY aŭ la multaj kun la brita Flago. Chiu lando propagandas sin kaj speciale sian kulturon. Ni rigardu tiuj motivoj tiel, kiel tiujn landproprajn propagandojn.
Kaj, jes, la ideo de nerekta verbado ne novas. En la germana forumo ni jam parolis pri tio. senkulpa.gif
Mi scias ke tia ideo ne estas nova (nek mia). Tamen laŭ mi estas grava memori ĝin. Estas bone renovigi la simbolojn de Esperanto kaj uzi ilin kiam oni volas identigi sin kun tiaj ideoj. Sed la simboloj ofte havas maldeziritajn efikojn kaj malproksimigas homojn inter si malnecese. Tion esperantistoj, komence, ne volas. Tial mi preferas la nerekteco sed (mi ripetas) mi ne vidas malbone uzi la simbolojn.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro