前往目錄

direktoŝanĝo (enigmo)

貼文者: alexandre.carret, 2008年5月7日

訊息: 13

語言: Esperanto

alexandre.carret (顯示個人資料) 2008年5月7日上午11:14:15

Usona, ĉilia kaj franca riĉuloj volas doni monon al Lernu.net ĉar tiu Retpaĝaro estas superba.
La Ĉilio parolas :
"Doy 891,6 billones de pesos"
La Usono parolas :
"I give 2,3 billions dollars"
La Franco parolas :
"Je donne 1,35 billions d’euros"
Kiu estas la plej malavara homo ?

Alexandre.

NORDULINO (顯示個人資料) 2008年5月7日上午11:42:14

Kiu estas la plej malavara homo ?
Ĉu ne la ĉilio estas la plej malavara, se mi korekte legis la valutakurzojn?

alexandre.carret (顯示個人資料) 2008年5月7日下午12:14:12

NORDULINO:
Ĉu ne la ĉilio estas la plej malavara, se mi korekte legis la valutakurzojn?
Ne, escepte se ni ne havas la samajn valutakurzojn.
malgajo.gif

Mi legis la francan retpaĝon ĉi sube :

direktoŝanĝo

Alexandre.

Miland (顯示個人資料) 2008年5月7日下午12:34:23

Eblecoj:
La Ĉilio, ĉar estus pli alta ofero por li, ĉar lia lando estas la plej malriĉa.
La Franco, ĉar li ne insistus pri politikan repagadon.
La Usono, ĉar li ne intencus uzi forĝitan valuton.
La aliaj de ni, kiuj ne farus ĉi tiajn falsajn promesojn, pro la bonega kialo ke ni ne havas oron.
...?

leporo (顯示個人資料) 2008年5月13日上午8:13:28

La plej malavara estas tiu, kiu efektive donis la monon.

dobri (顯示個人資料) 2008年5月16日下午7:48:32

Leporo certe pravas. Mi nur volas aldoni, ke la plej avara estis usonano, ĉar usonanoj kalkulas pli rapide ol eŭropanoj. Eŭropa biliono estas usona triliono. Usona biliono estas eŭropa miliardo. Kiel kalkulas ĉilianoj, tion mi bedaŭrinde ne scias. Eble iu ĉiliano povus klarigi tion.
Miliono = 1 000 000
Miliardo = 1 000 000 000
Biliono = 1 000 000 000 000

Miland (顯示個人資料) 2008年5月17日上午9:16:53

Por la plimulto de Eŭropanoj nuntempe, 'biliono' signifas 10 al la nuna, ne la dekdua, povo. Vido la ĵurnalojn aŭ google novaĵojn!

Filu (顯示個人資料) 2008年5月17日下午1:12:37

Miland:Por la plimulto de Eŭropanoj nuntempe, 'biliono' signifas 10 al la nuna, ne la dekdua, povo. Vido la ĵurnalojn aŭ google novaĵojn!
France "billion" ja estas 10 al la dekdua, kaj nur tre tre malofte komprenita kiel 10 al la naŭa. Francia estraro eĉ oficialigis tion.

horsto (顯示個人資料) 2008年5月17日下午1:17:34

Miland:Por la plimulto de Eŭropanoj nuntempe, 'biliono' signifas 10 al la nuna, ne la dekdua, povo. Vido la ĵurnalojn aŭ google novaĵojn!
Kion signifas nuntempe? Ĉu vi volas diri ke la signifo de la vorto ŝanĝis? Tio ne validas por Germanio.

Miland (顯示個人資料) 2008年5月17日下午1:47:45

Vi (horsto kaj Filu) pravas. La vorto por 10 al la 9 en kontinenta Eŭropo estas miliardo. Ĉi tiuj landoj uzas biliono por 10 al la 12. La vorto biliono por 10 al la 9 estas uzita ĉefe en angla-parolantaj landoj.
Oni lernas iun novan ĉiutage. Dankon!
(Tamen, mi ne certas ĉu popularaj ĵurnaloj, filmoj aŭ revuoj en kontinenta Eŭropo foje uzas biliono por 10 al la 9).

回到上端