前往目錄

Januaro

貼文者: Grown, 2017年1月26日

訊息: 5

語言: Esperanto

Grown (顯示個人資料) 2017年1月26日下午12:30:30

Estas Januaro. Sed kio estas Januaro? Ĉu Januaro estas aro? Ĉu jes, do kia aro estas Januaro? Kio estas januo?

Серёга (顯示個人資料) 2017年1月26日下午4:40:00

Membraro de januaro estas: la unua januarano - Novojarulo, la dua januarano, la tria januarano, ..., la sepa - Kristnaskiĝa ulo, ..., la deknaŭa ulo - Baptofestulo, ..., la tridek unua. Alioj estas nun nur kandidatoj por membreco de januaro kaj devas esti membroj de aliaj aroj.

Roch (顯示個人資料) 2017年1月28日上午1:32:01

Mi ne legas esperantan sufikson "aro" interne ...

Januaro (latine: Ianuarius) estas la unua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas laŭ Ianus, la duvizaĝa romia dio de pordoj kaj enirejoj.

Grown (顯示個人資料) 2017年1月28日上午8:31:36

Kial Esperanto insistas por ke, sufiksoj estu en radikoj?

Roch (顯示個人資料) 2017年1月29日上午1:16:49

demando.gif Jes, medicino ne estas ina...

15. La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo.

medicino = Rus. мeдицинa, Lit. medicina, Pol. medycyna, Fre. médecin, Ita. medicina, Eng. medicine

回到上端