前往目錄

Kiel ŝanĝi foton?

貼文者: Elzbieta, 2006年8月2日

訊息: 9

語言: Esperanto

Elzbieta (顯示個人資料) 2006年8月2日上午5:20:42

Mi volus szanĝi foton sed mi ne povas. Ĉu estas persono, kiu povas helpi min?

Jev (顯示個人資料) 2006年8月2日上午11:48:21

Elzbieta:Mi volus szanĝi foton sed mi ne povas. Ĉu estas persono, kiu povas helpi min?
Kaj kion vi faris por povi ŝanĝi la foton? Vi povas ŝanĝi la foton per la jena [url=/mia_lernu/hejmo/s'xang'xu_profilon.php]formularo[/url]. Vi devas forigi unue vian nunan foton kaj poste enmeti la novan.

Elzbieta (顯示個人資料) 2006年8月2日下午3:14:29

Mi scias, ke per formularo. Mi havis foton kiun mi nuligis kaj mi ne povas fari denove. Malnova paĝo funkciis pli bone.

Jev (顯示個人資料) 2006年8月2日下午3:17:46

Elzbieta:Mi scias, ke per formularo. Mi havis foton kiun mi nuligis kaj mi ne povas fari denove. Malnova paĝo funkciis pli bone.
La malnova funkciis malbone, ĉar uzantoj povis per ĝi enmeti diversajn stultaĵojn. Kiun foton vi ne povas enmeti? Ĉu eble ĝi estas tro granda? Tie estas skribite - "Foto (ne pli ol 200 kB)". Kiom peza estas via foto, en kiu formato ĝi estas?

Elzbieta (顯示個人資料) 2006年8月2日下午3:52:48

Mia foto estas 55,8 kb JPEG

Jev (顯示個人資料) 2006年8月2日下午4:02:23

Elzbieta:Mia foto estas 55,8 kb JPEG
Sendu ĝin al mia retadreso (la retadreson mi sendos al vi per alia privata mesaĝo). Mi esploros ĝin. Eble tiam mi sukcesos kompreni, kio kaŭzas la problemon. Dankon.

Jev (顯示個人資料) 2006年8月2日下午4:58:54

Elzbieta:Mia foto estas 55,8 kb JPEG
Dankon, mi ricevis vian foton kaj jam sukcesis trovi problemon. Mi riparis ĝin, provu enmeti vian foton per la formularo denove.

Elzbieta (顯示個人資料) 2006年8月2日下午5:21:37

Mi kore dankas. Sed kio okazis?

Jev (顯示個人資料) 2006年8月2日下午7:25:35

Elzbieta:Mi kore dankas. Sed kio okazis?
Al nia skripto ne plaĉis, ke la finaĵo de via foto estis skribita majuskle. senkulpa.gif Mi riparis tion.

回到上端