前往目錄

La 105-a UK de Esperanto en Montrealo, Kanado

貼文者: Urho, 2019年7月27日

訊息: 36

語言: Esperanto

Metsis (顯示個人資料) 2019年8月19日上午6:28:24

Zam_franca:https://www.cbc.ca/amp/1.5208462 Tiu esperantista kanadano havas tre bonan ideon
Tiaj kampanoj daŭre ekestas. Kvankam ili estas bonaj kaj subtenindaj, la problemo estas, ke ne sufiĉe multaj homoj partoprenas por havi lavangan efekton.

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年8月20日上午10:29:51

Metsis:
Zam_franca:https://www.cbc.ca/amp/1.5208462 Tiu esperantista kanadano havas tre bonan ideon
Tiaj kampanoj daŭre ekestas. Kvankam ili estas bonaj kaj subtenindaj, la problemo estas, ke ne sufiĉe multaj homoj partoprenas por havi lavangan efekton.
Se 100 MILIONOJ de homoj lernus Esperanton, estos pli esperantistoj ol homoj kiu parolas la italan. Mi ne kredas, ke tio okazos, sed estus bonega

Metsis (顯示個人資料) 2019年8月21日上午7:33:42

Precize, oni preskaŭ devos havi buĝeton de 100 milionoj eŭroj por reklami la kampanon.

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年8月21日上午9:20:29

Kompreneble, ke estas preskaŭ neebla.

Urho (顯示個人資料) 2019年8月23日上午8:31:54

Oficialaj paĝoj de la UK en Montrealo estas nun malfermitaj en la retejo de UEA:
La 105-a UK

Vi trovas tie i.a. la retan aliĝilon kaj Unuan Bultenon.

Urho (顯示個人資料) 2019年9月3日下午2:12:31

Bonvolu aŭskulti jenan podkaston ĉe movada-vid.punkto.info:
MvP021 UK 105 en Montrealo (daŭro: 1:16:21)
MvP021 UK 105 en Montrealo
2.9.2019, 21.59

Interparolo kun du LKKanoj de la UK105 en Montrealo

Dum la UK104 ni parolas kun LKKanoj de la UK105 en Montrealo. Kiel statas la preparoj — Kia estos la kongresejo — Kiel vojaĝi al Montrealo — Kian klimaton kaj kian naturon oni atendu.

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年9月3日下午3:41:28

Zam_franca:https://www.cbc.ca/amp/1.5208462 Tiu esperantista kanadano havas tre bonan ideon
Ĉu mi rajtas promesi, kvankam mi jam lernis Esperanton?

Urho (顯示個人資料) 2019年10月7日下午12:41:10

Ĉi-momente jam 176 personoj el 36 landoj aliĝis. Bv. vidi ĉe
La 105-a UK en Montrealo, Kanado

Urho (顯示個人資料) 2019年10月25日上午5:59:55

Kio estas la Universala Kongreso de Esperanto?

Bonvolu legi (kaj aŭskulti) la artikolon ĉe la paĝoj de uea.facila.org:
Kio estas la Universala Kongreso de Esperanto?

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年10月25日上午9:53:07

Ĉu la komencintoj rajtas ĉeesti al ILEI-kongreso ?

回到上端