前往目錄

Lernolibroj en Esperanto

貼文者: MiMalamasLaAnglan, 2019年8月21日

訊息: 11

語言: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年8月21日下午8:31:59

Ĉu haveblas iuj lernolibroj por uzo en lernejoj kiujn oni skribis Esperante aŭ tradukis el aliaj lingvoj en Esperanton? Ekzemple, libroj pri matematiko, historio, scienco, Esperanta gramatiko, aliaj lingvoj, ktp.

Metsis (顯示個人資料) 2019年8月22日上午6:09:47

Hm, unu el la plej uzataj lernolibroj de la espa estas Esperanto per rekta metodo de Stano Marĉek. La libro ekzistas krom en la espa ankaŭ minimume en 40 aliaj lingvoj. Bona aldona materialo estas Poŝamiko, kiu estas kajereto kun bildoj.

Mi ne scias, ĉu ekzistas lernolibroj pri aliaj fakoj en la espa, sed ekrigardu de

SEN7759 (顯示個人資料) 2019年8月22日上午9:10:18

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年8月22日下午3:27:15

SEN7759:Rigardu. https://vk.com/topic-42815027_34076635
Dankegon pro tio!

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年8月22日下午3:35:51

MiMalamasLaAnglan:
SEN7759:Rigardu. https://vk.com/topic-42815027_34076635
Dankegon pro tio!
Tamen, ĉu vi scias, kie oni povas trovi ne-fizikajn librojn, se ili ekzistas?

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年8月22日下午11:06:01

Ĉu estas iuj lernolibroj, kiujn oni uzus en (mi ne scias kiel diri ĝin Esperante)... la lernejoj al kiuj iras neplenkreskuloj?

Balbutanto (顯示個人資料) 2019年8月23日下午4:03:39

MiMalamasLaAnglan:Ĉu estas iuj lernolibroj, kiujn oni uzus en (mi ne scias kiel diri ĝin Esperante)... la lernejoj al kiuj iras neplenkreskuloj?
(Psst! Vartejoj...)

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年8月23日下午5:55:37

Balbutanto:
MiMalamasLaAnglan:Ĉu estas iuj lernolibroj, kiujn oni uzus en (mi ne scias kiel diri ĝin Esperante)... la lernejoj al kiuj iras neplenkreskuloj?
(Psst! Vartejoj...)
Mi serĉis en retejoj kaj mi pensas, ke mi scivolas pri elementa lernejo kaj mezlernejo. Ĉu estas lernolibroj por tiaj lernejoj en Esperanto?

Balbutanto (顯示個人資料) 2019年8月24日下午12:30:04

En la katalogo de UEA, sub la kategorio "Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj", vi probable trovos tion, kion vi serĉas.

回到上端