前往目錄

Simileco inter la metra sistemo kaj Esperanto

貼文者: MiMalamasLaAnglan, 2019年10月2日

訊息: 8

語言: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年10月2日下午7:52:15

Antaŭ ol la metra sistemo, malsamaj landoj uzis malsamaj mezursistemoj. Nun, preskaŭ ĉiu lando (ĉiuj krom Usono, Birmo, kaj Liberio) uzas la Sistemon Internacian.

Tio estas, kiel estus la fina venko, sed se la fina venko okazus, homoj ankoraŭ parolus siajn proprajn denaskajn lingvojn. Tamen, homoj tra la tuta mondo povas esprimi kiomojn kaj interkompreniĝi.

Usono devas ŝanĝiĝi. Mi estas usonano, parenteze.

Frano (顯示個人資料) 2019年10月3日上午8:24:20

Tucker Carlson: “Esperanto died, but the metric system continues, this weird, utopian, inelegant creepy system that we alone have resisted”
"Esperanto mortis, sed la metrika sistemo daŭras, ĉi tiu stranga, utopia, malelegante timiga sistemo, kiun ni sole rezistas"

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年10月3日下午6:55:32

Nu, Esperanto ne vere mortis, tamen mi komprenas kion vi volas diri !

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年10月3日下午7:38:35

Frano:
Tucker Carlson: “Esperanto died, but the metric system continues, this weird, utopian, inelegant creepy system that we alone have resisted”
"Esperanto mortis, sed la metrika sistemo daŭras, ĉi tiu stranga, utopia, malelegante timiga sistemo, kiun ni sole rezistas"
Esperanto ne mortis, kaj la metra sistemo certe estas nek stranga nek maleleganta nek timiga nek utopia. Ĝi estas la kutima sistemo en ĉiuj landoj krom 3 kaj estas tre facile uzi ĝin.

Gravas diri, ke mi ja estas usonano, kaj mi ja volas, ke Usono ŝanĝu sin.

sergejm (顯示個人資料) 2019年10月4日上午8:31:22

Esperanto ne mortis - ĝi estas mortnaskita.
De vidpunkto de lingvistoj, linvgo iĝas morta, kiam mortas la lasta ĝia denaskulo.
Jes, Esperantaj denkasuloj plu ekzistas, sed ili ne estas multaj kaj ofte, kiam ili iĝas adoltaj, ili forgesas pri Esperanto kaj iliaj infanoj ne estas denaskuloj.

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年10月4日下午4:15:11

訊息已隱藏.

sergejm (顯示個人資料) 2019年10月4日下午4:58:46

Preseraro - mi volis skribi "adolta"

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年10月4日下午8:44:06

sergejm:Preseraro - mi volis skribi "adolta"
Dankegon pro tio, ke vi instruis al mi novan vorton! Mi ne sciis tiun vorton. Mi sciis nur la vorton plenkreskulo.

回到上端