前往目錄

Ĉu oni povas uzi la artikolon "la" antaŭ la vorto "piedpilkado" kaj aliaj nomoj de sportoj?

貼文者: Jxusteno, 2019年12月18日

訊息: 3

語言: Esperanto

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月18日下午6:46:43

Ekzemple, "piedpilkistoj ludas la piedpilkadon (t. e. tiun konatan de vi piedpilkadon; ja la (?) piedpilkado estas tre vaste konata).

Metsis (顯示個人資料) 2019年12月19日上午9:06:57

Ne, oni ne povas aŭ mi ne certas. Minimume sonas iomete strange diri tiel. Mi pensas, ke la futbalo indikas certan matĉon. Notu, ke ie (en PMEG?) oni konstatas, ke estas malpli erare forlasi ol nenecese uzi. Plie Zamenhof mem permesis forlasi la difinan artikolon, se oni havas problemon kompreni ties uzon.

(erareto estis)

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月19日下午12:50:11

Metsis:Ne, oni ne povas aŭ mi ne certas. Minimume sonas iomete strange diri tiel. Mi pensas, ke la futbalo indikas certan matĉon. Notu, ke ie (en PMEG?) oni konstatas, ke estas malpli erare forlasi ol nenecese uzi. Plie Zamenhof mem permesis forlasi la difinan artikolon, se oni havas problemon kompreni ties uzo.
Dankon.

回到上端