前往目錄

Zamenhofo kaj la sveda

貼文者: Zam_franca, 2019年12月29日

訊息: 7

語言: Esperanto

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年12月29日上午11:05:59

Miakone Zamenhof' ne parolis la svedan.
Sed "ju pli... des pli" venas el la sveda, ĉu ne?
Ĉu li elektis tion ĉar la germanlingva vorteto "je... desto" jam ekzistis en Esperanto?

Kiel li iom ekkonis la svedan?

Metsis (顯示個人資料) 2019年12月29日上午11:27:16

Kaj la sveda kaj la germana estas ĝermanaj lingvoj, ĉi tial la sveda "ju…desto" kaj la germana "je…desto" similas. Sed ankaŭ miakone Z ne posedis la svedan. Mi pensas, ke Z ne volis uzi la vorton
  • "je", ĉar ĝi jam havis alian uzon
  • "desto", ĉar ĝi ne estas substantivo, do "desto" → "des".

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年12月29日下午1:08:58

Metsis:Kaj la sveda kaj la germana estas ĝermanaj lingvoj, ĉi tial la sveda "ju…desto" kaj la germana "je…desto" similas. Sed ankaŭ miakone Z ne posedis la svedan. Mi pensas, ke Z ne volis uzi la vorton
  • "je", ĉar ĝi jam havis alian uzon
  • "desto", ĉar ĝi ne estas substantivo, do "desto" → "des".
Bone, dankon. Do laŭ vi eblus, ke Zamenhof' ne tute konis la svedan, kaj elektis tiujn svedajn vortojn preskaŭ hazarde, ĉu?

Metsis (顯示個人資料) 2019年12月29日下午3:57:29

Zam_franca:
Bone, dankon. Do laŭ vi eblus, ke Zamenhof' ne tute konis la svedan, kaj elektis tiujn svedajn vortojn preskaŭ hazarde, ĉu?
La sveda esprimo estas "ju…desto" kaj la germana "je…desto". Jes, mi pensas, ke Z hazarde elektis "ju…des" pro eviti superŝarĝi la vorton "je" kaj havi vorton "desto", kiu ne estas substantivo, kvankam havas la sufikson o.

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年12月29日下午10:31:44

Metsis:
Zam_franca:
Bone, dankon. Do laŭ vi eblus, ke Zamenhof' ne tute konis la svedan, kaj elektis tiujn svedajn vortojn preskaŭ hazarde, ĉu?
La sveda esprimo estas "ju…desto" kaj la germana "je…desto". Jes, mi pensas, ke Z hazarde elektis "ju…des" pro eviti superŝarĝi la vorton "je" kaj havi vorton "desto", kiu ne estas substantivo, kvankam havas la sufikson o.
Dankon.
Nu, la sved-lingvanoj ĝuu tiun hazardon.

Zamenhofo ja havis bonan fortunon, kiam li iniciatis la lingvon.

Li ankaŭ faris nombran sistemon kiu estas la sama kiel la ĉinlingva sistemo!

StefKo (顯示個人資料) 2019年12月30日下午12:14:54

Zam_franca:
(...) sistemon kiu estas la sama ol la ĉinlingva sistemo!
... sama kiel la ĉinlingva...

OL ekzistas kun ALIA, tiel: ...sistemo kiu estas ALIA OL la ĉinlingva sistemo

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年12月30日下午9:42:00

StefKo:
Zam_franca:
(...) sistemon kiu estas la sama ol la ĉinlingva sistemo!
... sama kiel la ĉinlingva...

OL ekzistas kun ALIA, tiel: ...sistemo kiu estas ALIA OL la ĉinlingva sistemo
Dankegon.

回到上端