前往目錄

Ĉu la retejestroj de Lernuo ne povas forbari la konton de trudmesaĝema publikulo?

貼文者: Jxusteno, 2020年1月1日

訊息: 9

語言: Esperanto

Jxusteno (顯示個人資料) 2020年1月1日下午5:02:36

Ĉiutage (aŭ preskaŭ ĉiutage) iu perversulo fiprikraĉaĉas tiun ĉi retejon per abomenindaĵoj. Ĉu la retejestroj estas farontaj ion por ke tio ĉi ĉesiĝu?

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年1月1日下午5:31:24

Nu, certe. Mi proponas tion : ni ĉiu bonvole sendu mesaĝojn al ili.
Ek'!

Metsis (顯示個人資料) 2020年1月1日下午8:41:19

Mi raportis.

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年1月1日下午9:25:52

Metsis:Mi raportis.
Dankon, mi mem faris tion tuj post mi sendis mian mesaĝon.
Ne al tajvanaj spamiloj!

Jxusteno (顯示個人資料) 2020年1月1日下午10:05:19

Zam_franca:
Metsis:Mi raportis.
Dankon, mi mem faris tion tuj post mi sendis mian mesaĝon.
Ne al tajvanaj spamiloj!
Mi supozas ke tio estas ne spamiloj sed spamantoj ĉar kiel ili trapasus (je) reCAPTCHA?

sendiulo (顯示個人資料) 2020年1月2日上午8:31:31

Kribril-roboto iu necesas, laŭ mi.

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年1月2日下午12:54:25

Zam_franca:Nu, certe. Mi proponas tion : ni ĉiu bonvole sendu mesaĝojn al ili.
Ek'!
Mi insistas, ĉiuj uzantoj bonvolu sendi mesaĝojn. Spamuloj estas aĉegigantaj la retejon de lernu!.
Mi dankas al ĉiuj, kiuj jam faris tion.

thyrolf (顯示個人資料) 2020年1月2日下午12:59:49

Normale iu el la administrantoj iam tiam estingas la spamaĵojn.

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年1月2日下午1:06:42

Zam_franca:
Zam_franca:Nu, certe. Mi proponas tion : ni ĉiu bonvole sendu mesaĝojn al ili.
Ek'!
Mi insistas, ĉiuj uzantoj bonvolu sendi mesaĝojn. Spamuloj estas aĉegigantaj la retejon de lernu!.
Mi dankas al ĉiuj, kiuj jam faris tion.
Jen diraĵoj de lernu.net :
« Estas strikte malpermesite alŝuti, publikigi, sendi, ligi, enmeti, privarbi, oferti aŭ alimaniere aldoni enhavojn (bildojn, ligilojn, fotojn, forumkontribuojn aŭ aliajn enhavojn, inkluzive de privataj mesaĝoj kaj profilbildoj) de la sekvaj tipoj:
(...)
pornografiaj, (...) , obscenaj
(...) »

回到上端