前往目錄

關閉的

Nekredeblaĵo

貼文者: Zam_franca, 2020年1月14日

訊息: 345

語言: Esperanto

IgorSokoloff (顯示個人資料) 2020年3月8日上午10:20:32

Pri kiu, pri kiu... Kvazaŭ vi ne komprenas... Pri Zamčik, bien sûr...

IgorSokoloff (顯示個人資料) 2020年3月8日上午10:21:15

La franca prezidento Makron private primokis "kino-karieron" de sia amiko Benjamin Griveaux:
https://www.valeursactuelles.com/politique/affaire...

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年3月8日下午6:12:44

IgorSokoloff:La franca prezidento Makron private primokis "kino-karieron" de sia amiko Benjamin Griveaux:
https://www.valeursactuelles.com/politique/affaire...
Boulevard Voltaire, nun Valeurs Actuelles... bonvenon al ŝatantaro-klubo de la franca ekstremdekstra gazetaro!

Mi estu honesta: se via ununura fonto pri tio estas Valeurs Actuelles, tio sendube ne okazis.

https://www.lemonde.fr/verification/source/valeurs...

https://www.lavoixdunord.fr/54277/article/2016-10-...

https://www.lemonde.fr/les-decodeurs/article/2017/...

IgorSokoloff (顯示個人資料) 2020年3月8日下午10:22:57

Zamčik, vi vane referencas al "Le Monde".
Ĉi-gazeto regule demonstras malobjektivecon kaj antaŭjuĝecon. Eĉ francaj juĝistoj ne unufoje monpunis ĝin pro kalumnio. Sed plej gravas, ke ĝi partoprenis mensogadon pri Serbio, Irako kaj Libio, pravigante agresojn de NATO kontraŭ ĉi-landoj. Nuntempe ĝi mensogas pri Sirio, Honkongo kaj tiel plu, servante al egoistaj interesoj de la t.n. "okcidenta civilizacio".
Tial do, referenci al ĉi-gazeto povas aŭ nebulmensulo, aŭ stultulo, aŭ simile mensogema hipokritulo.
Kaj koncerne la artikoleton de "Valeurs actuelles"?.. Ĉu vi do dubas, ke Makron reale ironiis pri "kino-kariero" de sia amiko?

Altebrilas (顯示個人資料) 2020年3月9日上午10:25:50

Mi ne komprenas vian demandon. Mi ne scias kio estas reala ironio kaj nereala ironio kaj kiel oni distingas ambaŭ. Kaj mi ne vidas kion vi povas konkludi el la realeco de ironio kaj kiel tio koncernas la debaton.

IgorSokoloff (顯示個人資料) 2020年3月9日上午11:30:47

Miavice mi, monsieur Altebrilas, ne komprenas, kial vi reagis al demando, adresita al Zamčik.
Mia demando koncernis lian frazon: "...se via ununura fonto pri tio estas Valeurs Actuelles, tio sendube ne okazis".
Ankaŭ rimarkindas, ke mi ne skribis pri reala aŭ nereala ironio, mi uzis la adverbon "reale". Se vi ne kapablas distingi adverbon de adjektivo, mi iom ŝanĝu mian demandon: "Ĉu vi do dubas, ke Makron reale (efektive, verfakte, en realeco) ironiis pri "kino-kariero" de sia amiko?"
Krom tio rimarkindas, ne temas pri iu debato. Mi nur donas ligilojn al diversaj artikoloj, al kio via brava triopo reagas tiel, kvazaŭ mi mem verkus ilin.

Altebrilas (顯示個人資料) 2020年3月10日上午12:10:35

Videble, Sro Macron koleris kontraŭ sia ministro, kiu per stultaĵo metis la registaron en pozicion trafeblan per ĉantaĝo. Ironio estas unu el la diversaj manieroj esprimi koleron, kaj lia reago ne estas surpriza. Mi ne vidas tie sekreton kaŝitan de la gazetaro kaj malkovritan de unu el ili. Plejeble estas anekdota detalo kiu ial plaĉas al la ĵurnalisto de tiu gazeto.

Altebrilas (顯示個人資料) 2020年3月10日上午8:39:27

Ĝia spama moŝto denove frapas...

Feliĉe la moderantaro plue viglas!

(la spamaĵo malaperis)

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年3月10日下午5:37:51

IgorSokoloff:Zamčik, vi vane referencas al "Le Monde".
Ĉi-gazeto regule demonstras malobjektivecon kaj antaŭjuĝecon. Eĉ francaj juĝistoj ne unufoje monpunis ĝin pro kalumnio. Sed plej gravas, ke ĝi partoprenis mensogadon pri Serbio, Irako kaj Libio, pravigante agresojn de NATO kontraŭ ĉi-landoj. Nuntempe ĝi mensogas pri Sirio, Honkongo kaj tiel plu, servante al egoistaj interesoj de la t.n. "okcidenta civilizacio".
Tial do, referenci al ĉi-gazeto povas aŭ nebulmensulo, aŭ stultulo, aŭ simile mensogema hipokritulo.
Kaj koncerne la artikoleton de "Valeurs actuelles"?.. Ĉu vi do dubas, ke Makron reale ironiis pri "kino-kariero" de sia amiko?
Jes, Le Monde faris erarojn pri Serbio; dirante tion, mi ne diras, ke la Putina propaganda pravas.
Le Monde nuntempe ne mensogas pri Sirio aŭ Honkongo; eble ĝi diskonigas la eŭropan vidpunkton, sed jen ĉio; ili miakone ne diskonigis "alternatajn faktojn"; ĉiukaze, bonvolu doni ekzemplojn.

Jen io certega: ĉiuj el la artikoloj, kiujn mi afiŝigis, estas aŭ "fontitaj", aŭ venas el eta gazeto, kaj temas pri kontraŭstari francajn malverajn novaĵojn!! Viaj teorioj de "rusofobiemaĵo" kaj "propagandilo de NATO" estas plene sensenca pri tiuj artikoloj.

IgorSokoloff (顯示個人資料) 2020年3月10日下午8:13:38

Ho ne, Zamčik, eraras ĝuste vi, se vi reale opinias, ke "Le Monde" nur eraris pri Serbio.
Ĉi-gazeto, samkiel aliaj okcidentaj "main-stream" komunikiloj, ne eraris, sed konscie kaj intence kalumniis kontraŭ serboj.
Kaj ankaŭ nuntempe "Le Monde", samkiel multaj aliaj okcidentaj komunikiloj, dependaj de sialandaj "establishments", restas obeema propagandilo de la novkoloniisma "okcidenta civilizacio".
Koncerne al Sirio, aŭtoroj de "Le Monde", samkiel aŭtoroj de aliaj okcidentaj komunikiloj, mensoge akuzis Baŝar'on Asad'on pri ĥemiaj atakoj, kvankam ili certe sciis, ke tiujn "ĥemiajn spektaklojn" aranĝis t.n. "Blankaj kaskoj", trupeto da aktoraĉoj, kiun kreis kaj sponsoras la brita "establishment".
Koncerne la protestojn en Honkongo, aŭtoroj de "Le Monde", samkiel iliaj kolegoj en aliaj okcidentaj komunikiloj, ŝakalece jelpis al la ĉinia registaro, kvankam ili certe komprenis, ke tiujn protestojn instigis kaj sponsoris Usono kaj Britio.

回到上端