前往目錄

Privataj mesaĝoj

貼文者: Dionkassy, 2020年1月17日

訊息: 4

語言: Esperanto

Dionkassy (顯示個人資料) 2020年1月17日下午12:47:41

Kial oni ne povas sendi privatajn mesaĝojn al aliaj uzantoj kaj aldoni ilin kiel amikojn (kiel ĉi tio estas en ĉiuj sociaj retoj kaj kiel ĉi tio estis antaŭe en Lernu)

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年1月17日下午6:07:54

Dionkassy:Kial oni ne povas sendi privatajn mesaĝojn al aliaj uzantoj kaj aldoni ilin kiel amikojn (kiel ĉi tio estas en ĉiuj sociaj retoj kaj kiel ĉi tio estis antaŭe en Lernu)
Mi ne scias, mi ne estas en la ludo (= Esperantlingva idiomo kiu volas diri, ke mi tute ne scias). Ja estas bedaŭrinda! Eble ili havis kelkajn problemojn.
Tamen ne hezitu skribi vian retadreson sur-profile.

Ĉu vi vere konetas pli ol 10 lingvojn?? Estas rimarkinda!

thyrolf (顯示個人資料) 2020年1月18日上午10:06:46

tiu funkcio mankas nun de multaj jaroj, eĉ se komence la administrantoj promesis belan novan lernu-mondon, i.a. privatajn mesaĝojn kaj listoj de amikoj ktp.. Fakte la forumo funkcias sen grandaj intervenoj de la organisantoj, nur iam tiam iu el la teamo forigas tro ĝenajn spamantojn.

Laŭ mia supozo ial la teamo disiris kaj restas nur unu persono (Jevgenii?).

Se lernu.net ne estus tiam granda kaj vigla, la forumo eble estus en la app-paradiso.

thyrolf (顯示個人資料) 2020年1月19日下午5:19:23

Vi povas aliĝi ekz. al telegramo.org, kie i.a. ekzistas grupo por korespondemuloj.
Aŭ vi povas skribi vian retadreson en mesaĝo aŭ en via profilo.

回到上端