前往目錄

IJK 2008

貼文者: jan aleksan, 2008年8月16日

訊息: 3

語言: Esperanto

jan aleksan (顯示個人資料) 2008年8月16日上午9:39:28

La 64a Internacia Junulara Kongreso okazis ekde la 26a julio ĝis la 3a aŭgusto en Szombathely (Sabatejo), en Hungario.

ĉi-tie, vi trovos fotarojn kaj videojn: http://www.tejo.org/vikio/IJK_2008 (dankon Marek! okulumo.gif ).

ĉu vi partoprenis?

ridulo.gif,

Matthieu (顯示個人資料) 2008年8月16日上午11:58:15

Jes! Nun mi estas certa, ke mi havis bonan ideon, kiam mi eklernis Esperanton.

Dankon por la fotoj, mi ne vidis ĉiujn. (Ĉu la grupa foto estas inter ili?)

Dank' al Lernu mi ekkonis rete partoprenontojn, do en IJK mi ne estis perdita inter nekonatoj.

Ĝis revido en IJK 2009, mi esperas. rido.gif

Hispanio (顯示個人資料) 2008年8月16日下午12:46:15

Mi ne partoprenis, sed mi ŝatus partopreni.

Bedaŭrinde mi ne vojaĝas multe (nuntempe) malgajo.gif

Eble post dek jaroj (kiam mi havos pli monon) mi vojaĝos pli, por partopreni, koni aliajn homojn, ktp lango.gif

回到上端