前往目錄

Fola demando: kiel oni diras "meme" en Esperanto?

貼文者: Mcfero, 2020年11月25日

訊息: 4

語言: Esperanto

Mcfero (顯示個人資料) 2020年11月25日下午2:56:12

Saluton! Mi estas komencanto, kaj mi provas lerni novajn vortojn. Mi ĉiam praktikas per skribi sur miajn blogojn, kaj mi renkontas ĉi tiu problemo. Kiel oni diras "meme"?

Ĉu jam estas vorto por tio? Ĉu ĝi estas nur "memeo" aŭ kuna vorto? Mi estas scivola! Mi serĉis Vikipedio sed mi trovis nenio.

nornen (顯示個人資料) 2020年11月25日下午4:39:05

Mi legis ie la vorton "memeo", kiu al mi ŝajnas taŭga. Mi ne konas alian vorton samsignifantan.
Mi serĉis sur/en Vikipedio (aŭ: traserĉis Vikipedion) sed mi trovis nenion.
Jen.

sergejm (顯示個人資料) 2020年11月25日下午5:57:39

Mi trovis "memeo" en vortaro de Kondratjev kun traduko "мем"
Google ankaŭ tradukas tiel kaj anglen "meme".

novatago (顯示個人資料) 2020年11月26日下午7:49:14

nornen:Mi legis ie la vorton "memeo", kiu al mi ŝajnas taŭga. Mi ne konas alian vorton samsignifantan.
Mi serĉis sur/en Vikipedio (aŭ: traserĉis Vikipedion) sed mi trovis nenion.
Jen.
Kvankam la vorto estas la sama, tiu artikolo ne temas pri interretaj memeoj, sed pri la teorio, el kie oni prenis la nomon por interretaj memeoj.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

回到上端